Manifesto de la Sennaciistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Manifesto de la Sennaciistoj estas politika eseo verkita de Eŭgeno Lanti en la jaro 1931, en kiu li pli detale skizas la nocion "sennaciismo", jam uzita dum deko da jaroj en SAT, kaj kontraŭmetas ĝin al la tiam triumfanta sovetia internaciismo.

Diversaj eldonoj

La unua eldono aperis anonime, 1931, en Nov-Jorko, kaj la libro estis reeldonita de SAT, kun diversaj aldonaj dokumentoj pri la temo, en 1953 kaj 1971. La libro estis rete eldonita en 2000.

Tradukoj

  • Franca eldono (tradukis Avid k Varingjen) aperis en 1935 ĉe Editions Anationalistes, Parizo, kun antaŭparolo de L. Barbedette, kaj estis reeldonita de SAT-Amikaro en 1971, kun antaŭparolo de Lucien Bannier kaj Norbert Barthelmess.
  • Angla eldono (tradukis Howard Stay) aperis ĉe B. Roberts, Whitefield-Manchester, en 1937.
  • Hispana eldono (tradukis Duktil) aperis en 1941, en Bonaero.
  • Japana eldono (tradukis TANI Hiroyuki) aperis rete en 2006

Eksteraj ligiloj