Maniĥeismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ManikeismoManiĥeismo estis unu el la plej gravaj antikvaj religioj (aŭ herezoj, laŭ ĝiaj kontraŭuloj). La grandparto de la verkoj de la fonda profeto Mani estas perdita, sed nun estas provo revivigi la religion sub la nomo "Nov-Manikeismo." La religio enhavas influojn de Kristanismo, Budhismo, kaj Zoroastrismo. Kelkaj pensistoj argumentas, ke nuntempa Okcidenta Kristana penso estas subtile influita de Manikeismo, tra la verko de Sankta Aŭgusteno, kiu konvertiĝis al Kristanismo el Manikeismo, kaj kies verkoj estas tre influaj por Katolikaj kaj por ortodoksaj Protestantaj teologoj.

La religion fondis la Babilonano Mani dum la tria jarcento. Mani naskiĝis en okcidenta Persio kaj vivis ĉirkaŭ 210-276 p.K.. La nomo "Mani" estas titolo anstataŭ persona nomo, sed ĝi estis tiel ofte uzata ke oni nuntempe ne scias lian personan nomon. La vorto 'Maniĥeo, per kiu oni ankaŭ foje indikas lin (Mani ĥaj) efektive - post lia mortigo - estas ia kredkonfeso de lia movado, ĉar ĝi signifas "Mani vivas".

Mani verŝajne influiĝis de Mandeoj kaj komencis prediki ĉe juna aĝo. Oni diras, ke li ricevis revelacion kiel junulo, de spirito kiun li poste nomis sia "ĝemelo." Ĉi tiu spirito instruis al li la diajn verojn, kiuj iĝis Manikeismo. Mani nomis sin la "Parakleto de la Vero" kiu promesiĝas en la Nova Testamento. Li ankaŭ uzis por si la titolon apostolo de Jesuo Kristo. Li konsideris sin la fina profeto, la fino de serio de homoj gvidantaj de Dio, kiel Zoroastro, Hermeso, Platono, Budho, kaj Jesuo. Tria- kaj kvara-jarcentaj Kristanoj kiel Hipolito kaj Epifanio de Salamis skribis ankaŭ, ke Terebintuso, studento de iu Skitianuso kiu lernis la "doktrinon de du principoj" en Hindujo, instruis al Mani kaj tiel kreis la fondajn kredojn de la religio.

Dum Manikeismo kreskis, pli grandaj grupoj kiel Kristanismo kaj Zoroastrismo ankaŭ serĉis pli grandan politikan kaj socian povon, do la Manikeistoj allogis malaprobon. Oni kredas, ke Mani mortis en prizono dum li atendis ekzekutadon de la Persia imperiestro.

La plej grava principo de Manikeismo estas ĝia dualismo, kiun principon ĝi kunhavas kun la Persia religio Zoroastrismo. Mani diris, ke du naturoj ekzistas de la komenco: lumo kaj mallumo. La regno de lumo estas paca, kaj la regno de mallumo estas malpaca. La universo estas rezulto de atako de la regno de mallumo al la regno de lumo. La Vivanta Spirito, kiu venas de la luma regno, kreis la universon per miksado de lumo kaj mallumo.

Manikeistoj kredas, ke ne estas ĉiopova bona Dio aŭ potenco, sed nur du egalaj potencoj de bono kaj malbono. Homoj simile enhavas du potencojn. La bona parto, farita de lumo, estas la animo, kaj la malbona parto, farita de malluma tero, estas la korpo. Oni savas sin de la malbono per scii ĉi tiujn faktojn kaj per identiĝi kun la luma animo.

La Manikeistoj provis inkluzivi ĉiujn religiajn tradiciojn en sian kredadon. Rezulte, ili konservis multajn apokrifajn Kristanajn verkojn, kiel la Agoj de Tomaso, kiuj alie perdiĝus.

Vidu ankaŭ