Manikinsuloj
La Manikinsuloj (en diversaj lingvoj ankaŭ nomataj Kanalaj aŭ Normandiaj insuloj) estas insularo situanta en la Manika Markolo aŭ "Maniko" inter Anglio kaj Francio. Konsistanta el du duonmemstaraj provincoj (bailiwicks, voktujoj) Guernsey kaj Jersey:
- voktujo Guernsey: insuloj Guernsey, Alderney, Brechou, Herm, Jethou, Sark
- voktujo Jersey: insuloj Jersey, Minquiers, Ecréhous
Dum la Manikinsuloj estas relative proksimaj al la franca bordo, proksime al la angla (resp. brita) en la markolo troviĝas la insulo Wight.
Politike la du voktujoj same kiel la Manksinsulo havas apartan statuson rilatan al Britio: ili estas crown dependencies, posedaĵoj rekte ligitaj al la reganta reĝo aŭ reĝino de Britio. Pri ilia defendo kaj ekstera politiko zorgas Britio, kvankam ili ne estas parto de Britio (kaj ankaŭ ne de la Eŭropa Unio).
|
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://www.gov.gg greke http://www.gov.je greke http://www.mapquest.com/maps/map.adp?formtype=address&searchtype=address&country=GB&addtohistory=&address=&city=alderney&zipcode= greke http://www.mapquest.com/maps/map.adp?formtype=address&searchtype=address&country=GB&addtohistory=&address=&city=guernsey&zipcode=