Manipulo (katolika ornato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Blanka manipulo.
Du nigraj manipuloj.
Kiel oni surmetas manipulon.

La manipulo estas liturgia ornato. uzata eb la roma rito de la Katolika Eklezio. Dum la Eŭkaristia celebrado la presbitero, diakono kaj subdiakono ĝin surmetas sur maldekstra antaŭbrako.

Historio

La manipolo estas liverita dum la subdiakona ordina ceremonio. Ĝi devenas el naztuko (latine: mappula), kutime portita de la romaj civitanoj, nudita sur la maldekstra brako. Ĉar oni supozas ke la mappula, origine estus ilo por detergi la la vizaĝon el larmoj kaj ŝvito [1], la alegoriistoj volis vidi en ĝi la simbolon de la penoj de la sacerdoteco kaj tiu interpretado estis ricevita en la preĝoj de la perĝia vestado, kiu, Ad Manipulum, recitas:

Ke mi estu digna, oh Sinjoro, porti la manipulon de la ploro kaj sufero: tiel kun kontentigo mi ricevos la kompenson pro mia laboro. [2]

Post la subdiakona ordinado, la ordinito ĝin konservas kiel ornato denove liverita en la postaj ordinadoj.

Ĝia uzo estis fakte proponita nedeviga en 1967, per la dua instrukcio, por la laŭleĝa aplikado de la Koncilia Konstitucio, Novus Ordo Missæ (Nova dispozicioj por la Mescelebro) en kiu pri ĝi nenia estas mencio, tiel ke iuj supozas ke ĝia uzo estas permesata, pro tio ke temas pri kutimo ab immemorabili (de ne memorita tempo). Estu informite, tamen, ke tiu la manipulo estis la insigno de la subdiakoneco kaj ke tio ceremonio estis fostrekita en 1972, per la motu proprio Ministeria quaedam.

Priskribo kaj uzo

La manipulo estas similas al la stolo. sed ĝia longo estas malpli granda, estante longa nur unumetra ĉirkaŭ. Ĝi surmetiĝas duoble faldita kaj blokita per agrafo. La manipolo brode ornamita per tro krucoj, kies du ĉe la ekstremoj kaj unu ĉe la centro.

La episkopo, ceremonie enirante preĝejon, vestas per manipulo, kiu estas portata de la cerenomiestro. La mescelebranto vestas per manipulo nur post la unuaj preĝoj ĉe la piedoj de la altaro. Tiu lasta uzo estas restaĵo de la fakto ke manipulo, antikvatempe, ceremoniestro funkciis kiel startigisto kaj diriganto de la enira procesio al la altaro, kaj pro tio li insigniĝis per tiu ornato.

Notoj

  1. Alfonso Maria de Liguori
  2. Latine: |Merear, Domine, portare manipulum fletus et doloris: ut cum exultatione recipiam mercedem laboris.

Bibliografio

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia

Aliaj projektoj

[4] Komuna entenas bildojn ka dosierojn pri manipulo.