Manipura certio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Manipura certio
Manipura certio
Manipura certio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Certiedoj Certhiidae
Genro: Certhia
Specio: C. manipurensis
Certhia manipurensis
(Hume, 1881)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Manipura certio, Certhia manipurensis, estas specio de birdo de la familio de Certiedojarbogrimpuloj, kiu estis iam inkludita ene de la specio Certhia discolor kaj identigita kiel separata specio ĉefe sur la bazo de distinga alvoko. Tiu orientalisa specio troviĝas en suda Manipuro, de kie venas la nomo de la specio, Assamo, sudokcidenta Birmo, Montoj Ŝan, Laoso kaj la Altebenaĵo Dalato.

Kiel ĉe aliaj certioj, temas pri eta birdo bruna supre kun multaj same brunaj punktetoj kaj strioj, longa vosto ankaŭ bruna per kiu ĝi apogas sin kontraŭ la arbotrunkoj, blankeca sube kaj kun longa subenkurbeca beko per kio ĝi elprenas insektetojn aŭ araneetojn el la arbofendoj aŭ el arboŝeleroj. Diferenco kun aliaj certioj estas la tre markitaj cinamokoloraj gorĝo kaj brusto, kaj molekulaj pruvoj sugestas, ke ĝi estu traktata kiel separata specio, nome Manipura certio C. manipurensis Hume, 1850.[1] [2][2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tietze, Dieter Thomas; Martens, Jochen & Sun, Yue-Hua (2006): Molecular phylogeny of treecreepers (Certhia) detects hidden diversity. Ibis 148(3): 477-488 COI:doi:10.1111/j.1474-919X.2006.00547.x (HTML resumo)
  2. 2,0 2,1 (2008) “Evolutionary history of treecreeper vocalisations(Aves: Certhia)”, Organisms, Diversity & Evolution 8, p. 305–324. doi:10.1016/j.ode.2008.05.001. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]