Manipuro
| Manipuro – মনিপুর | |
|---|---|
|
|
|
| statuso: | federacia ŝtato de Barato |
| ĉefurbo: | Imphal (235.000 loĝantoj) |
| areo: | 22.327 km² |
| loĝantaro: | 2.793.000 (2008) |
| loĝdenso: | 125 homoj po km² |
| lingvoj: | manipura, angla (oficialaj lingvoj); krome la nepala lingvo, la lingvoj Thado, Tangkhul, Kabui, Paite, Hmar, Vaiphei, Liangmei kaj multaj pliaj lingvoj de la tibetobirma lingvaro |
| religioj: | hinduismo (46,0 %), kristanismo (34,0 %), lokaj religioj (10,9 %), islamo (8,8 %), aliaj |
| mapo | |
|
|
|
Manipuro (manipure: মনিপুর) estas subŝtato de Barato kun areo de 22.327 km². Dum la jaro 2001 ĝi havis 2.388.634 loĝantojn. La ĉefurbo de Manipuro estas Imphal. Ĉefaj kaj oficialaj lingvoj estas la manipura kaj angla lingvoj.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Manipuro norde kaj okcidente limas al la barataj federaciaj ŝtatoj Nagalando, Asamo kaj Mizoramo, kaj oriente limas al la najbara lando Mjanmao.
La lando estas karakterizita per tri paralelaj montoĉenoj, kiuj en la nordo atingas altecon de 2500 metrj. Pluraj riveroj akvigas la regionon: el ili aparte menciindas la riveroj Nam Kathe kaj Barak.
Ekzistas minejoj pri karbo kaj erco, salo estas izolita el la akvo de varmegaj salakvaj fontoj. Elefantoj, tigroj, leobartoj, ursoj, cervoj, bubaloj, simioj kaj gigantaj serpentoj hejmas en la teritorio.
La klimato pro la relative alta situo de la ŝtato estas modera.
Vidu ankaŭ[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
Kelkaj bildaj impresoj[redakti]
Koordinatoj: 24° 48' norde, 93° 57' oriente


