Maniso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maniso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Manisuloj Pholidota
Weber, 1904
Familio: Manisedoj Manidae
Gray, 1821
Genro: Maniso Manis
Linnaeus, 1758
Specioj

Manis culionensis
Manis gigantea
Manis temminckii
Manis tricuspis
Manis tetradactyla
Manis crassicaudata
Manis pentadactyla
Manis javanica

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La maniso (Manis) el la ordo de manisuloj kaj familio de manisedoj troviĝas en suda Azio kaj Meza Afriko. Ĝiaj dorso, vosto kaj eksteraj flankoj de la kvar membroj estas kovritaj de kornecaj skvamoj. Ĝia longa kapo estas konusforma kaj la membroj mallongaj. Ĝia maldika korpo longas 40–60 cm. kun plata kaj larĝa vosto longa je 27-40 centimetroj kaj lango etendiĝanta 25 cm.

La manisoj unuope aŭ duope vivas sur montetoj aŭ ebenajoj. Ili lertas en fosado, loĝas en subtera truo, kies diametro havas 20–30 cm. kaj kiu kliniĝas suben kaj horizontale kondukas al la nesto. Ilia nesto rondforma kaj kun perimetro de ĉ. 2 metroj estas 3-4 metrojn profunda. Dum ripozo en ĝi ili ŝtopas la elirejon de la truo per tero. Ili dormas tage en sia nesto kaj nokte elnestiĝas por serĉi kiel manĝaĵojn formikojn, termitojn kaj insektajn larvojn.

Antaŭ ol manĝi ilin, la manisoj unue detruas la termitan neston per fortaj ungoj de siaj antaŭaj piedoj, kaj poste etendas sian longan muzelon en la neston kaj per sia mukoplena lango lekas la termitojn. Kiam ili renkontas danĝeron kaj ne havas tempon por eskapi, ili sin kuntiras kaj starigas la akrajn kornecajn skvamojn por sin defendi. Ili sin kuntiras tiel forte, ke preskaŭ neniu sukcesas ilin malvolvi. Laŭdire, kelkiam ili malvolvas siajn kornecajn skvamojn en termita nesto. Kiam termitoj rampas sur la skvamojn, ili do volvas siajn skvamojn kaj malvolvas ilin en akvo, por ke la termitoj flosu sur akvo. Tiamaniere ili ne nur povas manĝi la termitojn, sed ankaŭ purigi per ili siajn skvamojn. La manisoj seksumas aprile kaj maje kaj naskas idojn decembre kaj januare. Ĉiufoje ili naskas unu aŭ du idojn.

Specioj:

  • longvosta maniso
  • kurtvosta maniso
  • Temminck-maniso

Eksteraj ligiloj

greke http://letopis.kulichki.net/2001/image2001/pangolin.jpg greke http://www.chinabiodiversity.com/search/bigpic.shtm?cspcode=011090002 greke http://www.faunistik.net/BSWT/MAMMALIA/PHOLIDOTA/pholidota_01.html greke http://www.saudeanimal.com.br/pangolin.htm

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:Link FA