Manĵuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Manjū)
Blanka kaj ruĝa manĵuoj

La manĵuo[1]manĝuo[2] (japane  (まん) (じゅう), manjū [manꜜdʑɯː]) estas japana dolĉaĵo, konsistanta el vaporkuirita bulko kun enhavaĵo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La manĵuo estas malgranda, ronda, tipe blanka kuketo el faruno, vaporkuirita. La farĉaĵo en la manĵuo estas ordinare anno de azukio; la anno estas kovrita de pasto el faruno, akvo, sukero kaj amelo, kaj poste vaporkuirita.

La manĵuo estas ordinare manĝata malvarme kun teo. Tradicie, japanoj ne manĝas deserton fine de manĝado; ili preferas kuketojn dum la posttagmezo.

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj variaĵoj de la manĵuo.

  • Rostita manĵuo (japane  (やき) (まん) (じゅう), yaki-manjū): tia manĵuo estas rostita en forno, ne vaporkuirita, kaj estis inventita post la Mejĝi-reformo; kelkaj specoj estas pli eŭropeca.
  • Akvomanĵuo (japane  (みず) (まん) (じゅう), mizu-manjū): tia manĵuo estas mergita en malvarma glacia akvo kaj manĝata dum somero.
  • Tempurmanĵuo (japane  () (まん) (じゅう), age-manjū): tia manĵuo estas kovrita per tempura pastaĵo kaj fritita.
  • Misomanĵuo (japane  () () (まん) (じゅう), miso-manjū): tia manĵuo estas farĉita per misoo kun anno.
  • Sakemanĵuo (japane  (さけ) (まん) (じゅう), sake-manjū): tia manĵuo estas farita per pastaĵo, kiu estas fermentita per sakea gisto.

Historio kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

Portreto de la bikŝuo Enni (japane  (えん) (), Enni), kiu onidire enkondukis la manĵuon en Japanion

La japana vorto manjū (まん) (じゅう) devenas de la ĉina vorto mántou 饅頭, kiu tamen signifas nedolĉan vaporkuiritan bulkon, sen anno aŭ ajna alia farĉaĵo.

La origino de manĵuo en Japanio estas ne pli frua ol la 13-a jarcento. Ekzistas du teorioj, ambaŭ pri bikŝuoj studintaj mahajanon en Ĉinio. Laŭ la unu teorio, en 1341, la bikŝuo Rjusan Tokuken (japane  (りゅう) (さん) (とく) (けん), Ryūsan Tokuken, 1284–1358), kiu studis budhismon en Ĉinio, revenis al Japanio kun la recepto por la manĵuo kaj ekvendis ĝin. Laŭ la alia teorio, en 1241, la bikŝuo Enni (japane  (えん) (), Enni), kiu studis en Ĉinio, revenis hejmen al Fukuoka kaj faris la saman.

Origine, en Ĉinio oni tipe farĉas la vaporkuiritajn bulkojn per viando. Tamen, pro la tiama leĝe deviga vegetarismo en Japanio kaj pro budhismaj doktrinoj, la viandaj farĉaĵoj anstataŭiĝis per legomoj kaj aliaj plantaĵoj. Post jarcentoj, la dolĉa formo de manĵuo, farĉita per anno, iĝis plej ofta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: manĵu/o
  2. Japana-Esperanta Vortaro (JEI, 1998)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]