Manlavado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manlavado per sapo
Gviddiagramo por manlavado laŭ eŭropa normo EN 1500
Signo deviganta laboristojn lavi siajn manojn forlasante la banĉambron antaŭ reveni al la laboro
Lavado de manoj verŝante akvon kaj frotante sapon super portebla lavujo. Afriko, 2014. Antaŭ ol la manĝo komenciĝas, la lavujo estas servata al ĉiu manĝanto.

Manlavadomanhigieno estas la agado purigi la manojn per aŭ sen uzado de akvo aŭ alia likvaĵo, aŭ per la uzado de sapo cele al forigo de tero, sablo, aŭ mikroorganismoj.

Medicina higieno de manoj koncernas al la higienaj praktikoj rilataj al la administrado de medicino kaj de medicina zorgado, kiu preventas aŭ minimumigas malsanon kaj la disvastigon de malsano. La ĉefa medicina celo lavi siajn manojn estas purigi ilin de patogenoj (kiel bakteriojvirusoj) kaj de kemiaĵoj, kiuj povas kaŭzi personan damaĝon aŭ malsanon. Tio ĉefe gravas por personoj, kiuj tuŝas manĝon aŭ laboras en la medicina fako, sed ĝi estas grava praktiko ankaŭ por la ĝenerala publiko.

Manlavado estas precipe signifa post forlasado de necesejo, post kontakto kun bestoj, antaŭ kontakto kun manĝaĵomanĝiloj kaj antaŭ havigo de kuracilo aŭ dono de kuraco. En situacioj kie ne ekzistas aliro al akvo, iuj homoj uzas manajn sanitigilon kiel anstataŭaĵon.

En medio sen pura akvo kaj sapo oni povas uzi manan sanigilon enhavanta almenaŭ 60% da alkoholo.

Patogenoj[redakti | redakti fonton]

Personoj povas infektiĝi je spiraj malsanoj kiel gripokataro, ekzemple, se ili ne lavas siajn manojn antaŭ tuŝi siajn okulojn, nazonbuŝon. Kiel ĝenerala regulo, manlavado protektas personojn malmulte aŭ neniel de traaeraj malsanoj, kiel morbilo, varioleto, gripo, kaj tuberkulozo. Ĝi protektas pli bone kontraŭ malsanoj transmititaj laŭ vojo fek-buŝa (kiel multaj formoj de gastroenterito) kaj per rekta fizika kontakto (kia impetigino), sed la praktiko estas preskaŭ neefika kontraŭ aeraj malsanoj.

Oni taksas, ke averaĝe pli ol 3 000 bakterioj estas en la manoj de homo, kaj ili apartenas al pli ol 100 specioj. Patogenoj kiuj atingis la manojn influas pro kelkaj kialoj:

  • Homoj ofte tuŝas la okulojn, nazon kaj buŝon - ĉiuj ĉi tiuj malfermaĵoj tra kiuj patogenoj kiuj estas sur la manoj povas eniri la korpon.
  • Patogenoj povas atingi manĝaĵon, kaj per ĝi al la digesta sistemo kaj korpo, kiam manoj estas uzataj en la procezoj de manĝpreparo, manĝoservado kaj manĝkonsumo. Iuj patogenoj povas reproduktiĝi en manĝaĵoj kaj trinkaĵoj sub certaj kondiĉoj kaj kaŭzi malsanon.
  • Manoj kiuj ne estis lavitaj povas transdoni patogenojn al objektoj, balustrado, tabloj, ludiloj kaj pli - kaj de tie en la manojn de alia persono.

Oni taksas, ke ĉirkaŭ 300 000 homoj mortas ĉiujare pro malbona manhigieno, kaj la plej multaj el ili estas malpli ol 5 jarojn aĝaj.

Laŭ UNICEF-datumoj en 2008, manlavado povas redukti la ŝancon de diareo kaj rilataj malsanoj je ĉirkaŭ 30% kaj spirajn infektojn je ĉirkaŭ 40%. Oni ankaŭ trovis, ke ĝi povas plibonigi sociajn, komunikajn, movajn, kognajn kaj adaptajn kapablojn ĉe infanoj, kiuj estis edukitaj por lavi siajn manojn komence de sia vivo.

Tradicio[redakti | redakti fonton]

Simbola manlavado, uzante nur akvon por manlavado, estas parto de rita manlavado ekzistanta en multaj religioj, kiel la Bahaa Kredo, Hinduismo, kaj Judismo. Similaj estas la praktikoj de manlavado en Kristanismo fare de la pastro antaŭ la transsubstancigo aŭ la malsekigo de fingropintoj por fari la krucsignon antaŭ enirado en preĝejo, la vozuo en islamo kaj la misogi en Ŝintoismo.

Medicio[redakti | redakti fonton]

Kvankam manlavado estas elemento de persona aŭ spirita higieno en la plej multaj kulturoj, la ligo inter manlavado kaj sano ne estis konata ĝis la mez-19-a jarcento, tiam Oliver Wendell Holmes Sr. publikigis artikolon pri postnaska febro, en kiu li rekomendis malhelpi infekton evitante kontakton, ŝanĝante vestajn detalojn kaj purigante manojn. La avantaĝoj de manlavado kiu asimilas desinfektilon estis malkovritaj meze de la 19-a jarcento fare de Ignaz Semmelweis, kromnomita la "Savanto de patrinoj", kiam sekvante la enkondukon de manlavado en la akuŝsekcio, li sukcesis redukti patrinan mortecon je almenaŭ unu kvinono.

Konscio[redakti | redakti fonton]

La Monda Organizo pri Sano fiksis la 5-an de majo kiel tago por konsciigi pri manlavado. Meze de 2013, pli ol 15 000 sancentroj el 168 landoj tra la mondo partoprenis en la programo de la Sanorganizo por konsciigi tiun aferon.

Ripeta manlavado estas unu el la komunaj trajtoj de obseda-deviga malordo kaj mizofobio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]