Manmohan Singh

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Manmohan SINGH (nask. la 26-an de septembro 1932, en Gah, Panĝabo) estas de majo de la jaro 2004 la ĉefministro de Barato. Li estas ano de la partio Barata Nacia Kongreso kaj la unua sikha reganto de tiu lando.

Manmonah Singh kun la usona ŝtatsekretario Condoleezza Rice.
Manmonah Singh kun la usona ŝtatsekretario Condoleezza Rice.

Li naskiĝis en Panĝabo, proksime al la sankta urbo de la sikhoj, Amritsar. Liaj gepatroj estis malriĉaj kamparanoj. Li studis en Oksfordo.

[redaktu] Politika kariero

En la 70-aj jaroj li laboris por la ŝtato, kiel financa konsilisto. Komence de la 80-aj jaroj li iĝis estro de la centra banko. Poste li laboris kiel konsilisto de la ĉefministro, poste (1991-1996) ministro pri financoj ĉe la registaro de Narasimha Rao.

Lia rolo kiel financa ministro donis al li grandan prestiĝon. Li klopodis ekvilibrigi politikon favoran al malsupraj tavoloj kun liberaligo de la ekonomio kaj privatigo de ŝtataj entreprenoj.

Post la malvenko en la sekvaj balotoj, li restis fidela al la grupo de la familio Gandhi, en la krizo sekvanta la elekton de Sonia Gandhi kiel gvidanto de la partio Barata Nacia Kongreso (ŝi estis kontraŭita de parto de la partio pro sia itala deveno). Li agadis dum tiuj jaroj kiel gvidanto de opozicio en la Rajya Sabha (Senato).

Kiam la Kongreso venkis en la baloto de majo de 2004, Sonia Gandhi refuzis sian nomumon kiel ĉefministron, kaj sugestis la nomon de Dro. Singh. Li estis elektita la 19-an de majo de 2004 fare de la prezidento A.P.J. Abdul Kalam.

Antaŭa meksika prezidento Vicente Fox Quesada kaj Manmohan SINGH
Antaŭa meksika prezidento Vicente Fox Quesada kaj Manmohan SINGH

Lia eco kiel ano de religia minoritato (kaj ankaŭ de lingva, ĉar lia denaska lingvo estas la panĝaba) helpis mildigi la tensiojn inter la diversaj grupoj de tiom varia lando. Lia nkaŭ strebis mildigi la streĉojn kun la najbara lando, Pakistano.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://pmindia.nic.in Oficejo de la Barata Ĉefministro
•  http://www.manmohansingh.org/ ManmohanSingh.org
•  http://india.gov.in/govt/primeminister.php Lia profilo en la retejo de la barata registaro
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al