Mannerheim-linio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mannerheim-linio, 1940

Mannerheim-linio estis linio de fortikaĵoj en Finnlando kaj ĝi konsistis el betonaj fortikaĵoj kun mitrala kaj kanona armilaro, sed ankaŭ el grandegaj artileriaj fuortoj armitaj per du ĝis kvar kanonoj de kalibro 120 aŭ 155 mm en porpafistaj ĉambroj. Krome finnoj havis konstruita ankaŭ ferbetonajn kaŝejojn por rezervistoj, komandantejojn kaj kunigobjektojn. La tuta tiu ĉi linio konsistis el 269 ferbetonaj fortikaĵoj kaj 897 lignoteraj rezistkapablaj konstruaĵoj. Ne estis escepte, ke la denseco de objektoj atingis 12 ĝis 14, sed eĉ 18 ĝis 22 fortikaĵoj en unu kilometro da batalfronto. Fuortaroj kaj fuortaraj objektoj ne troviĝis en Mannerheim-linio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]