Manozo
| Manozo | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Ĝeneralaĵoj | ||||||
| Nomo | Manozo | |||||
| Kemia formulo |
C6H12O6 |
|||||
| CAS-numero |
31103-86-3 |
|||||
| PubChem-kodo |
|
|||||
| Karakterizaĵoj | ||||||
| Mola maso |
180.156 g mol-1 |
|||||
| Sekurecaj indikoj | ||||||
|
||||||
| Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Se ne aliel indikita, validas la standardaj normaj temperaturo kaj premo. | ||||||
Manozo estas karbonhidrato, unu el monomeroj de heksoza serio. Ĝi estas grava parto de la karbonhidrata metabolismo de multaj vivaj estaĵoj.
Enhavo |
Konfiguro [redakti]
D-manozo havas saman konfiguracion de antaŭlasta karbona atomo kiel D-gliceraldehido, sed ĝi diferenciĝas de D-glukozo per inversio de C2 ĥirala centro. Tiu ŝajne malgranda ŝanĝo konduktas al grandaj diferencoj en kemiaj propraĵoj de tiuj du heksozoj.
Sintezo [redakti]
Manozo ofte sinteziĝas per oksidigo de manitolo. Oni ankaŭ povas krei ĝin el D-glukozo per transformo de Lobry-de Bruyn-van Ekenstein.
Metabolismo [redakti]
Kutime, manozo eniras vojon de karbonhidrata metabolismo en du paŝoj:
- Unue, ĝi trairas fosforiligon ĝis manozo-6-fosfato per enzimo heksokinazo.
- Poste, ĝi estas konvertita en fruktozo-6-fosfato per manozo-fosfat-izomerazo.
Manozo estas parto de sennombraj glikoligitaj substancoj, inkluzive N-ligitan glikoziligon de proteinoj. C-manoziligo estas ankaŭ ofta.
Medicinaj efektoj [redakti]
D-manozo trovita en kelkaj fruktoj, plej noteble en oksikoko, estas kredata preventi adheron de bakterioj al epitelio de uretero kaj urinveziko tra konkura mekanizmo kun polisakarida kovraĵo de la epitelio. Kvankam tiaj asertoj ne estas iel science pruvitaj, kelkaj kuracistoj ricevis multaj raportoj de pacientoj pri grandega plibonigo de simptomoj de ureteraj kaj urinvezikaj malsanoj post ada konsumo de oksikoka suko[1][2].
Etimologio de nomo [redakti]
Ambaŭ vortoj manozo kaj manitolo historie devenas de vorto manao, kiu estis, laŭ Biblio, manĝaĵo, sendita far la Dio al judoj dum ilia vojaĝo tra dezertoj de Sinaja duoninsulo. La nomon manao ĝis nun tenas dolĉa sekreciaĵo de kelkaj arboj kaj arbustoj, kiel Fraxinus ornus, kvankam oni ne scias, ĉu tio ĉi vere estis la manao el Biblio. Ĝuste en tia sekreto manozo estis unue trovita.