Nordinsula bruna kivio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mantela apterigo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nordinsula bruna kivio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strutoformaj Struthioniformes
Familio: Apterigedoj Apterygidae
G.R. Gray, 1840
Genro: Apterigo Apteryx
Specio: A. mantelli
Apteryx mantelli
(Bartlett, 1851)
Konserva statuso
Distribuado de la Nordinsula bruna kivio ĉe diversaj areoj de la Norda Insulo
Distribuado de la Nordinsula bruna kivio ĉe diversaj areoj de la Norda Insulo
Distribuado de la Nordinsula bruna kivio ĉe diversaj areoj de la Norda Insulo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nordinsula bruna kivio (Apteryx mantelli; Apteryx australisApteryx bulleri[1] kiel antaŭ 2000, ankoraŭ uzata en kelkaj fontoj), estas specio de kivio kiu estas disvastigata en la nordaj du trionoj de la Norda Insulo de Novzelando kaj, kun ĉirkaŭ 35000 restantaj,[2] estas la plej komuna kivio.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 2000, la Bruna kivio (tiam Apteryx australis) estis inkludanta la Rovian kivion kaj la Tokoekon, aldone al la Nordinsula bruna kivio. Tamen uzinte genetikajn kodojn el ĉiuj el la menciitaj taksonoj oni determinis, ke la Tokoeko estas separata specio, kiu prenis la nomon Apteryx australis, lasante la Brunan kivion kun sia nuna nomo Apteryx mantelli. Tuj poste, en 1998, pliaj genetikaj testoj estis farataj ĉe la Rovio kaj oni determinis, ke ankaŭ ĝi (la Rovio) estas separata specio (Apteryx rowi). En 2004 oni trovis vunditan birdon kun blanka strieco ĉe la kapo kaj estis identigita de la Universitato Massey [3]. La blanka plumaro ŝajne estas kaŭzata de rare vidata genetika variado foje priskribita kiel parta albinismo. Ekzistas kelkaj dokumentitaj kazoj kun nur unu pentraĵo de unu birdo trovita en Otorohanga en la 18a jarcento kaj specimeno en la Kanterburia Muzeo. La vundita birdo rekuperiĝis kaj estis enmetita en reprodukta programo.

La Bruna kivio estis unuafoje priskribita kiel Apteryx australis fare de Abraham Dee Bartlett, en 1813, baze sur specimeno el Dusky Sound, Suda Insulo, Novzelando.[4] Tiu estas monotipa specio.[5]

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Bruna kivio troviĝas tra la tuta Norda Insulo, loĝante ĉe Nordlando, Koromandelo, Nordinsula Oriento, Aroha Insulo, Insulo Malgranda Bariero, Insulo Kavaŭ, Insulo Ponui, kaj Wanganui. La Nordinsula bruna kivio montris rimarkindan adapteblon: ĝi adaptiĝis al loĝado ĉe arbustarecaj farmoterenoj, plantejoj de pinoj (nome enmetita arbo), kaj ties indiĝenaj arbaroj, sed ĝi ankoraŭ preferas densan, subtropikajn kaj moderklimatajn arbarojn.[6]

Reprodukta populacio kaj tendencoj
Loko Populacio Dato Tendenco
Norda Insulo[7] 2500 2008 Malpliiĝanta -4% jare
Insulo Malgranda Bariero[2] 2500 1996 Stabila
Insulo Ponui[2] Stabila
Insulo Kapiti [7] Stabila
Insulo Kavaŭ[2] Stabila
Totalo (Novzelando) 5000[2] 1996 Malpliiĝanta -2% jare[7]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Inoj estas ĉirkaŭ 40 cm altaj kaj pezas ĉirkaŭ 2.8 kg dum la maskloj ĉirkaŭ 2.2 kg. La plumaro estas strieca ruĝecbruna kaj pinteca. La Nordinsula bruna kivio estas la ununura specio de kivio troviĝanta internacie en bestoĝardenoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ido de Nordinsula bruna kivio.

Tiuj kivioj, kiel ĉiuj kivioj, manĝas senvertebrulojn. La ino demetas 2-3foje jare po 2 ovojn por ĉiu ovodemetado. La ĵus eloviĝintaj idoj estas tute plumokovritaj kaj elnestiĝo kaj ekmemmanĝado povas komenci post nur 1 semajno.[6]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Nordinsula bruna kivio estas endanĝerita, laŭ la IUCN Ruĝa Listo, kaj ties ĉefaj minacoj venas el predantoj, kiaj hundoj, katoj kaj ermenoj Mustela erminea. Ĉirkaŭ 94% el idoj mortiĝas antaŭ reproduktiĝi en areoj kie ne estis fartia mamulplaga kontrolo.[6] Ĝi havas loĝan teritorion de 38,400 km2, kun populacio ĉirkaŭkalkulita la jaron 2000, je 35,000 individuoj.[2]

Tutlandaj studoj montris, ke averaĝe nur 5 % el kiviidoj survivas al plenkreskeco. Tamen ĉe areoj de aktiva plagokontrolado, survivindicoj de la Nordinsula bruna kivio povas esti multe pli altaj. Ekzemple, antaŭ miksa operaco pere de veneno 1080 fare de DOC kaj Animal Health Board en la arbaro de la monto Tongariro en 2006, 32 kiviidoj estis radio-kontrolitaj. El ili 57% survivis al la plenkreskeco. Danke al pliiĝanta plagokontrolado, la plenkreska kivia populacio de Tongariro preskaŭ duobliĝis ekde 1998.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A History of the Birds of New Zealand
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 BirdLife International (2008)(a)
  3. Universitato Massey Arkivigite je 2007-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Davies, S. J. J. F. (2003)
  5. Clements, J (2007)
  6. 6,0 6,1 6,2 BirdLife International
  7. 7,0 7,1 7,2 Save the Kiwi (2008)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008). Apteryx mantelli. 2006. IUCN Red List of Threatened Species. IUCN 2006. www.iucnredlist.org. Konsultita la 04an Feb 2009.
  • BirdLife International (2008(a)). "Northern Brown Kiwi - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 06an Feb 2009.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Kiwis". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 89–92. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Save the Kiwi (2008). "Population status of the North Island Brown Kiwi". Save the Kiwi. Konsultita la 09an Jul 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]