Mantoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mantoo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Tirezio
Gefratoj Daphne
Edzo/Edzino Alkmeono • Rhacius
Kunulo Apolono
Infanoj Mopsus • Amphilochus • Tisiphone • Ocnus
vdr

Mantoo (greke Μαντώ, latine Manto) estas en la helena mitologio filino de teba profeto Tirezio. Ŝi mem ankaŭ fariĝis fame konata profetino.

En mitojn ŝi enskribis sin per unu sia okazaĵo. Ŝi estis grava admirantino de diino Artemiso kaj de dio Apolono kaj foje ŝi invitis ĉiujn virinojn el Tebo, ke ili oferu al Leto, patrino de la dioj. Tiel faris ĉiuj, nur ne reĝino Niobo, kiu orgojle rifuzis. Ŝi fanfaronis super Leto per siaj infanoj: ŝi havas sep filojn kaj sep filinojn kaj la diino nur tiujn du.

Leto tiun ĉi honorofendon ne toleris kaj kruele venĝis sin: Apolono mortpafis ĉiujn sep filojn kaj Artemiso ĉiujn sep filinojn. Edzo de Niobo, reĝo Amfiono poste memmortigis sin (alia versio sciigas, ke Amfiono kun sia frato Zeto atakis sanktejon de Apolono kaj ambaŭ estis mortigitaj).

Filo de Mantoo estis fama profetanto Mopso.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mantó en la ĉeĥa Vikipedio.