Manuel Cañete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Manuel Cañete [kanjEte] (Sevilo, 1822 - Madrido, 1891), estis hispana verkisto, kritikisto kaj ĵurnalisto.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Li edukiĝis en teatra etoso de Sevilo. En 1839 ĉefredaktoris en Kadizo La Aureola. Li translokiĝis en 1843 al Madrido, kie li estis aktiva ĵurnalisto kaj literatura kritikisto kunlabore en la gazetoj El Heraldo, el Diario de la Marina, El Manzanares, La Gaceta de Teatros, El Parlamento kaj ĉefe, La Ilustración Española y Americana. Li premierigis historiecajn teatraĵojn kiaj El Duque de Alba (1845), El juglar (1838), Lo que alcanza una pasión (1841), Un rebato en Granada (1845), El conde de Porcellos (1848) kaj kunlabore kun Manuel Tamayo y Baus kaj Aureliano Fernández-Guerra, Un juramento. Li kultivis ankaŭ komedion kiaj Miguel Ángel (1838), Los dos Foscaris (1846), El peluquero de su alteza (1853), La carmañola (1870). Adaptis la samnoman teatraĵon de Pedro Calderón de la Barca en En esta vida todo es verdad y es mentira (1879), kulabore kun José Campo-Arana. Zarzuela estis alia kultivita subĝenro per Beltrán y la Pompadour (1845) kaj La flor de Besalú (1874).

Li ricevis postenon en ministerio kiun li perdis pro la revolucio de 1868. Li partoprenis en paro da dueloj, unu kontraŭ José Zorrilla kaj alia kontraŭ Rubí, kiu poste estos lia amiko.

Eniris en la Akademio de Belartoj de San Fernando, en tiu de Historio kaj, en 1857, en la Real Academia Española, kies cenzuristo li estis. Defendis la ortodokson kaj katolikan kaj monarkian. Prelegis pri teatra literaturo en la Ateneo, institucio kies vicprezidanto li estis, el kio restis skriba prelego lia Discurso leído en el Ateneo de Madrid para inaugurar el curso anual de literatura dramática (1852), per kiu li starigas bazojn por la kompreno de la teatro de la 18a jarcento konsiderinta Leandro Fernández de Moratín "la plej brila lumo de la hispana klasikismo". Publikigis Poesías en 1843, amplekse en 1859, ene de la klasikismo de la sevila skolo, kvankam estas ankaŭ politikaj priokupiĝoj. Menciindas la balado "El árbol seco" (La mortinta arbo) kaj la romanco "Recuerdos de la montaña".

Kiel kritikisto elstaras lia studo pri la hispana teatro antaŭ Lope de Vega nome de la 16a jarcento El teatro español del siglo XVI (1885). Li priokupiĝis ankaŭ pri la lingvo de tiu jarcento en Documentos curiosos para la lengua castellana en el siglo XVI. Li eldonis kun notoj kaj enkonduko Farsas y églogas de Lucas Fernández (1887). Aliaj liaj verkoj estas la jenaj: Sobre el drama religioso español antes y después de Lope de Vega (1862) kaj Escritores españoles e hispanoamericanos (1884), kiu inkludas studojn pri José Joaquín Olmedo kaj la Duko de Rivas. Li kontraŭis plinovigojn kaj lia klasikisma kriterio kondukis lin ataki la "senmoralajn" troigojn de la novromantismo de José de Echegaray kun aliaj kritikistoj kiaj Luis Bustillos kaj Peregrín García Cadena. Li eldonis kun grava enkonduko Obras inéditas de D.Manuel José Quintana, Madrid, Medina y Navarro, 1872, kaj dediĉis ankaŭ studon kiel enkonduko al Gil Blas de Lesage.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid, Cátedra, 1982 (3a eld.)
  • Javier Huerta, Emilio Peral, Héctor Urzaiz, Teatro español. Madrid: Espasa, 2005.
  • Germán Bleiberg kaj Julián Marías, Diccionario de literatura española. Madrid: Revista de Occidente, 1964 (3a eld.).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]