Manuel Halvelik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Manuel Halvelik en 1975 dum prelego en la antverpena Esperanto-grupo.

Manuel HALVELIK (naskiĝis la 14-an de aprilo 1925, pseŭdonimo de Kamiel Vanhulle) estas flandra astronomo, lingvisto kaj verkisto. Li estis multjara dungito de Grafika Centro Antverpeno kaj kunlaboranto de la magazino Monato.

Li interalie ellaboris tri fikciajn variantojn de moderna Esperanto, dialekteskan (Popido), krimulslangan (Gavaro) kaj arkaikeskan (Arcaicam Esperantom).

Verkoj

Astronomio, kosmologio

  • Pri gravito kaj tempo en rilato kun tempovojaĝado kaj la NIFO‑fenomeno (1967)
  • Kŭazaroj... ĉu estiĝantaj sunsistemoj? (1968)
  • Strukturo kaj evoluo de astronomiaj objektoj laŭ plasmofizikaj principoj (1978)

Aliaj

Dosiero:1996 Trimeral System.jpg
  • Normlingva Esperanto (1964)
  • Universala skribo (1966)
  • Arkaika Esperanto – Arcaicam Esperantom (1969)
  • Popido: popola idiomo, la verda dialekto (1973)
  • Normigo de helenlatinaj terminoj en Esperanto. Projekto (1984)
  • Lingvonormiga reformo de Esperanto. Projekto (1987)
  • Nova Nomsistemo por Lingviko, kun enkonduko pri Kontrasta Triaksismo - 250 paĝoj (1992)
  • La internacia terminologia ŝlosilo por sciencoj kaj teknikoj (1993)

Nacilingvaj

  • nederlande Spelling 2000 (ortografioreformo por la nederlanda) (1980)
  • nederlande Handboek van het Sint-Truidens dialekt (1983)
  • france Quelle clé pour la Terminologie internationale (1994)
  • angle Halvelik, Manuel 1996 : The trimeral system in biological nomenclature. A revolutionary new approach. Kariljono Publications, Wilrijk, Belgujo, 74 p., D/1996/7741/1 ISBN 90-75859-01-5

Eksteraj ligiloj