Manuel Machado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Manuel Machado Ruiz (Sevilo, 29-a de aŭgusto de 1874Madrido, 19-a de januaro de 1947) estis poeto kaj dramaturgo hispana, kadre de la Modernismo, kaj frato de Antonio Machado.[1] Kiam Manuel estis 9jaraĝa, la familio translokiĝis al Madrido, kiam Antonio Machado Núñez, la elpatra avo, akiris katedron en la Centra Universitato de Madrido.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

En Madrido kun siaj fratoj studis en la Institución Libre de Enseñanza, estre de Francisco Giner de los Ríos, granda amiko de la avo de Manuel.[2] Poste licenciiĝis ĉe Filozofio kaj Beletro ĉe la Universitato de Sevilo, fine akirita la 8an de novembro de 1897.[3] Tiam li konis en Sevilo Eulalia Cáceres, kun kiu li geedziĝos post dektri jarojn.

Enmetita en la bohemia madrida vivo kun sia frato Antonio, Manuel ekkonigis siajn unuajn poemojn kaj kunlaboris en publikaĵoj kiaj tiuj eldonitaj de Francisco Villaespesa kaj Juan Ramón Jiménez. En marto de 1898, Manuel veturis al Parizo por labori kiel tradukisto en la eldonejo Garnier. En 1902, ankoraŭ en Parizo, li publikigis sian unuan libron Alma (animo), ŝlosila termino de la vortotrezoro simbolista.[4] Li restis en la franca ĉefurbo ĝis 1903, kunloĝante kun Enrique Gómez Carrillo, Amado Nervo kaj Rubén Darío, kaj en la lasta epoko kun la aktoro Ricardo Calvo, kiu gastigis ankaŭ aliajn du Machado, nome Antonio kaj Joaquín (kiu revenis el amerika aventuro "malsana, soleca kaj malriĉa").[5]

Reveninte en Hispanion, li ege agadis literature per kunlaboroj en la ĵus fondita ĵurnalo ABC kaj en la veterana Blanco y Negro. En 1903 li premieris en Sevilo Amor al vuelo, burĝa komedio kun feliĉa fino verkita kunlabore kun sia amiko el infanaĝo José Luis Montoto (filo de la folkloristo Luis Montoto).[6] Pli grava estis la publikigo en 1905 de lia libro Caprichos (kapricoj), kun bildoj de lia frato José.

Post publikigo de El mal poema (la malbonkvalita poemo) kaj vivi itinere inter Madrido kaj Barcelono, finloĝis denove en Sevilo. Tie li edziĝis la 16a de junio de 1910, kun la paciencema Eulalia Cáceres Sierra, jam tridekjaraĝa (Manuel preskaŭ estas 36jaraĝa).[7] La parn translokiĝis al Madrido, kie, laŭ Pérez Ferrero, la iam diboĉa Manuel Machado dediĉis sin nur al sia edzino.[8]

Maturiĝo[redakti | redakti fonton]

En 1913, Manuel iĝis bibliotekisto en Santiago de Compostela kaj poste en la Nacia Biblioteko de Hispanio, kaj venontjare ankaŭ en aliaj institucioj de Madrido.[9]

En 1914 ekas la Unua Mondmilito kaj Manuel klare montras sian "aliancemon" en diversaj verkoj (Día por día de mi calendario, 1918).[10] Post la milito, li veturis tra Francio kaj Belgio kiel korespondanto de la ĵurnalo El Liberal.[11]

Konstruaĵo de la strato Churruca de Madrido kie loĝis Manuel Machado, el 1919 ĝis sia morto.[12]

En 1921 li publikigis sian plej bonkvalitan (laŭ kelkaj) poemaron, nome Ars moriendi (mort-arto en latina). Tiam la fratoj Manuel kaj Antonio jam disputas nun perletere. Tamen dum la 1920-aj jaroj, la du fratoj kunlaboras sukcese per serio de komedioj en verso. En 1931, en la Ateneo de Madrido la 26a de aprilo samjare, Manuel publikigis, kunlabore kun la muzikisto Oscar Esplá, la skizon de himno por la Dua Hispana Respubliko (kiu provizore estis adoptinta tiun de Riego.

Maljuniĝo[redakti | redakti fonton]

La eko de la enlanda milito separis lin fizike el la resto de sia familio. La puĉo de la 18a de julio de 1936 surprizis Manuel kaj Eulalia en Burgos (kio estos la ĉefurbo de la frankisma duono de Hispanio), vizitante Carmen Cáceres, nome amikino monaĥino. La geedzoj loĝis ĉe gastejo Filomena, kun taŭrludistoj, intelektuloj, aktoroj, militistoj, funkciuloj kaj ĵurnalistoj. Nome lia amiko Ricardo Calvo aŭ la toreisto Marcial Lalanda, Juan Ignacio Luca de Tena aŭ la futura ministro José Ibáñez Martín.[13]

Pro iaj komentarioj al revuo franca (Comoedia) ankaŭ en julio de 1936 oni denoncis lin kaj Manuel Machado estis arestita de la polico la 29an de septembro ĝis la 1an de oktobro.[14] Poste, en 1938, oni nomumis lin kiel akademiano (la frankismo bezonis intelektulojn). Manuel akceptis kaj diskursis en Donostio la 19an de februaro samjare.[15]

Manuel pluverkis poezion nun favore al José Antonio Primo de Rivera kaj al Francisco Franco ĉefe en 1939. Aprile mortiĝis tuj eliro al ekzilo lia patrino kaj frato Antonio en Colliure, Francio, kien iris li kaj Eulalia dum du tagoj, reveninte poste al Burgos.[16]

Post la milito li revenis al sia posteno direktoro de la Hemeroteko kaj de la Muzeo pri Historio de Madrido, kaj poste emeritiĝis.[17] Li pluverkis poezion, grandparte de religiaj trajtoj, ege influita de eszino kaj etoso.

Mortiĝis en Madrido la 19an de januaro de 1947. Li estis entombigita en la Tombejo Almudena, post funebro prezidita de la frankisma ministro de Eduksistemo, Ibáñez Martín kaj la verkisto José María Pemán, tiam direktoro de la Real Academia.[18]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Poemaroj[redakti | redakti fonton]

  • "Tristes y alegres" (1894)
  • Alma (1901).
  • Caprichos (1902).
  • Los cantares (1905).
  • La Fiesta Nacional (1906).
  • El mal poema (1909).
  • Apolo (1911).
  • Cante hondo (1916).
  • Ars moriendi (1921).
  • Phoenix (1936).
  • Horas de oro (1938).
  • Poesía. Opera omnia Lyrica (1940).
  • Cadencias de cadencias. Nuevas dedicatorias (1943).
  • Horario (1947).
  • La fiesta nacional
  • Cante hondo

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

La fratoj Manuel kaj Antonio kunverkis kelkajn teatraĵojn de andaluza etoso, iom moda. Ilia plej populara verko estis La Lola se va a los puertos, filmita dufoje.

  • Desdichas de la fortuna o Julianillo Valcárcel (1926).
  • Juan de Mañara (1927).
  • Las adelfas (1928).
  • La Lola se va a los puertos (1929). (ĉe Wikisource)
  • La prima Fernanda (1931).
  • La duquesa de Benamejí (1932).
  • El hombre que murió en la guerra (1928. Premiero en 1941)

Kvankam la vivo kaj la verkaro de ambaŭ fratoj iĝis ege diferenca, videblas iaj paralelismoj. Tiele ambaŭ komponis po membiografiajn poemojn («Adelfos», de Manuel, kaj «Retrato», de Antonio), uzante versojn aleksandrajn organizitajn en serventesio (strofoj kvarversaj kun rimo ABAB).

Novelo[redakti | redakti fonton]

  • El amor y la muerte (1913).

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • La guerra literaria (1914).
  • Un año de teatro (1918).

Traduko[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enrique Baltanás, "Los Machado", p. 324
  2. Enrique Baltanás, "Los Machado", p. 325
  3. Enrique Baltanás, "Los Machado", p. 335
  4. Cano, Jose Luis, Antonio Machado, Salvat Editores, Barcelono, 1986 isbn=9788434581868 paĝoj 54-59
  5. Gibson, Ian, Ligero de equipaje, Santillana Editores G., Madrid, 2006isbn=9788403096860 paĝoj 134-135
  6. Enrique Baltanás, "Los Machado", p. 352
  7. Enrique Baltanás, "Los Machado", p. 362
  8. Miguel Pérez Ferrero: Vida de Antonio Machado y Manuel, publikita en 1973 en Madrido de Espasa-Calpe. ISBN 9788423911356
  9. Enrique Baltanás, "Los Machado", p. 363
  10. Enrique Baltanás, "Los Machado", p. 365
  11. Madrilda ĵurnalo kun kiu Manuel Machado rompis en 1919, pro solidareco kun striko de presistoj, frukto el kiu naskiĝis alia ĵurnalo kiu poste iĝos grava: La Libertad. (ref. Baltanás, paĝo 369)
  12. Enrique Baltanás, "Los Machado", p. 369
  13. Enrique Baltanás, "Los Machado", p. 381-382
  14. Enrique Baltanás, "Los Machado", p. 383-384
  15. Enrique Baltanás, "Los Machado", p. 385-386
  16. Enrique Baltanás , "Los Machado", p. 391-392
  17. Andrés Trapiello, Las armas y las letras, p. 235.
  18. Ian Gibson, "Ligero de equipaje", p. 639

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]