Manuel Marulanda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manuel Marulanda

Pedro Antonio Marín, konata de kromnomoj Manuel MarulandaTirofijo [tiroFIho] (Certpafulo) estis la ĉefa estro de la FARK, kolombia gerila grupo, dum pli da kvar jardekoj ĝis sia morto en marto de 2008; ĝis tiam li estis la plej maljuna gerilestro de la fino de la 20-a jarcento kaj de la komenco de la 21-a jarcento; ekde tiam la ĉefkomandanto de la FARK estas Alfonso Cano.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kvankam li estos komunisto, li komencos sian politikan vivon kiel membro de unu el la du tradiciaj kolombia partioj: la liberala. Li estis la filo de familio de liberalaj kamparanoj; forlasis la familihejmon kiam li estis 13jara kaj iĝis vendisto de viando, pano, dolĉaĵoj, ligno, konstruisto, ktp. Oni supozas, ke la lertecon en pafado kaj rigardo li akiris per ekzercado en skermo per maĉeto. Rapide li aliĝis al unu el la lokaj militistaj grupoj, kiuj defendiĝis el la atako de la registaro kaj la konservativuloj, ĝis kiam li iĝis estro de pli organizita gerilanaro, helpata de la atako de la registaro kiu koncentrigis ilin. En tiu komenco lia grupo enhavis unue 14 samfamilianojn kaj poste ĝis 48 homojn; poste la FARK enhavis pli da 17,000 membrojn en 70 frontoj en lando de 44 milionoj da loĝantoj (kiel Hispanio, sed en duobla amplekso).[2]

Dum lia vivo, multfoje oni atakis kontraŭ li (15 diversaj registaroj) kaj multfoje oni informis pri lia supozata morto, kiu ĉiam iĝis malvero, ĝis 2008; tiam la deziro de la tiama registaro estas pruvi, ke Tirofijo mortis ne pro natura kaŭzo, sed pro atakoj de la armeo: tio estus venko por la registaro. Laŭ la FARK li mortis pro koratako.[2]

Li havis du edzinojn kaj kelkaj gefilojn. La lasta edzino, Sandra, estis 40 jarojn pli juna ol li; ŝi estis lia ŝoforo, kuiristino (pro fido), kaj kunulino: ŝi estis kun li dum la koratako.[2]

Gerila historio[redakti | redakti fonton]

Aprile de 1948 oni murdis la liberalan politikiston Jorge Eliécer Gaitán, kio markis komencon de milita konflikto en Kolombio: Pedro Antonio Marín, de liberala familio foriris el la naskiĝloko al la montaro por lukti kontraŭ la perforto de la konservativa registaro. En 1951 kaj ŝajne danke al sia pafa lerteco Pedro Antonio Marín, iĝis kromnome Tirofijo (Certpafulo), kaj estro de gerilanoj. En 1960 lia grupo kuniĝis kun tiu de Ciro Trujillo kaj kune fondis la nomitajn "Sendependaj Respublikoj" kiel zono de la rezistado. En 1964 la registaro atakis kontraŭ tiuj gerilanoj, kiuj daŭre rezistis, fondis la FARK kaj iĝis marksismoleninistaj. El 1974 al 1982 la FARK lante kreskiĝis en kamparanaj regionoj; en 1982 la movgerila iĝis popola armeo kun intenco militkontroli specifajn regionojn. El 1998 al 2002 okazis nova paŭzo, la kolombia prezidento Andrés Pastrana elarmeigis regionon de Caguán, kiun ricevis la gerilo, kaj intervjuis kun Tirofijo. Tamen tiu klopodo pacigi la landon malsukcesis. En 2008 koincidis du ŝanĝoj en la situacio: unuflanke el multaj instancoj oni petis liberigon de ostaĝoj kaj oni sukcesis en kelkaj kazoj kun polemika helpo de Hugo Chávez la venezuela prezidento. Aliflanke la kolombia armeo kontraŭatakis eĉ kampadejon en teritorio de Ekvadoro kaj mortigis la duan estron nome Raúl Reyes. Maje de 2008 la FARK agnoskas, ke mortis la ĉefa estro Tirofijo.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.elespectador.com/noticias/paz/articulo-tirofijo-esta-muerto-dice-el-gobierno |title=Confirman que 'Tirofijo' está muerto|publisher=El Espectador
  2. 2,0 2,1 2,2 http://www.elpais.com/articulo/internacional/oficio/ser/Tirofijo/elpepuint/20080531elpepuint_9/Tes, Pilar Lozano, "El oficio de ser Tirofijo".
  3. El País, 26a de majo 2008, Maite Rico, "Las FARC confirman la muerte de Tirofijo".