Manuel Pérez Martínez "Arenas"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Pérez Martínez "Arenas"
Persona informo
Manuel Pérez Martínez
Naskiĝo 1-an de novembro 1944 (1944-11-01) (79-jaraĝa)
en Melilo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Komunista Partio de Hispanio (restarigita) vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manuel Pérez Martínez (Melilla, 1944), kromnomita Kamarado ARENAS, estas la Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Hispanio (rekonstituita) (PCE-r) jam de 1975. Nuntempe li loĝas en la hispana prizono de Alcalá Meco, kondamnita pro sia revolucia agado.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Manuel Pérez Martínez naskiĝis en 1944 en Melilla, en familio de laborista klaso. Antaŭ esti 12-jara li devis forlasi la lernejon kaj poste li translokiĝis, kun sia familio, al El Pozo del Tío Raimundo (Madrido). Poste li partoprenis la batalojn de la sektoro de la konstruado, kie li elstaris kiel organizanto. En tiu ĉi epoko li ekstudis la verkojn de la marksismo-leninismo, malabundaj kaj malfacile atingeblaj pro la frankisma cenzuro. Lia proletara konscio fortikiĝas kaj li interpretas, ke la laboristaj bataloj devas eliri el la mallarĝaj marĝenoj de la sindikatismo kaj el la reformismo kien pretendis konduki ilin la reviziismo de la Komunista Partio de Santiago Carrillo.

Li militservis en militŝipo, kie li kreis komunistan ĉelon. Denove en Madrido, li komencis estri la najbarajn batalojn de El Pozo por plibonigo de vivkondiĉoj kaj poste li kreis la Komunistan Junularon de Vallecas, el kie li batalis kontraŭ la carrillistoj. Lia politika aktivismo kondukis lin unuafoje en prizonon.

Komence de la 1970-aj jaroj kaj post lia eliro el prizono, li aliĝis al Organizo de Marksistoj-Leninistoj de Hispanio (OMLE). Tiam intensiĝis lia revolucia agado. Li partoprenis manifestaciojn kaj strikojn kaj elstaris kiel organizanto kaj propagandisto.

La 8-an de junio 1975 li partoprenis la Rekonstitutivan Kongreson de la OMLE por la rekonstruado de la Komunista Partio de Hispanio. Du jarojn poste, okazis la 2-a Kongreso, kie Manuel Pérez estis elektita Ĝenerala Sekretario de la PCE(r). Kelkajn monatojn poste, la tuta Centra Komitato de la ankoraŭ malfortika PCE(r) estis arestita en Benidormo (Katalunio), kun "Arenas" kiel Ĝenerala Sekretario.

En 1984 li eliras denove el prizono, sed la novaj politikaj bataloj kaj la polica persekutado devigas lin vivi kaŝita. Li ekziliĝis al Francio, el kie li direktis la PCE(r) ĝis 2000, kiam li estis arestita en Parizo kaj malliberigita de la francaj tribunaloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]