Manuel Zelaya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manuel Zelaya
Manuel Zelaya

Flago-de-Honduro.svg
77-a
En funkcio:
26-a de januaro 2006 – junio 2009 (neakceptata)
Elvin Ernesto Santos
Antaŭulo Ricardo Maduro Joest
Sekvanto Roberto Micheletti (perforte)

Naskiĝo (20-an de septembro 1952)
en Catacamas, Olancho, Flago-de-Honduro.svg Honduro
Politika partio Partido Liberal de Honduras
Edzo/ino Xiomara Castro de Zelaya
Okupo politikisto
v  d  r
Information icon.svg

José Manuel ZELAYA ROSALES (naskiĝis la 20-an de septembro 1952 en Catacamas, departamento de Olancho, Honduro) estas hondurana politikisto, ĝis militista puĉo de junio 2009 laŭleĝa prezidanto de la lando, ekde tiam disputata.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mel Zelaya (elp. SeLAja) komencis sian politikan karieron de la Partido Liberal de Honduras (PLH) en 1970 en sia departemento de Olancho. Kiam en 1985 José Azcona Hoyo venkis en la prezidentaj balotoj, Zelaya akiris deputitan seĝon en la nacia Parlamento. Poste li okupis diversajn postenojn politikajn.

En 2005, la Liberala Partio prezentis lin kiel kandidaton por la prezidentaj balotoj. Li venkis fronte al la kandidato de la reganta Nacia Partio, Porfirio Lobo Sosa.

Zelaya estis oficiale nomumita prezidento de Honduro la 27-an de januaro de 2006. Post iom la tempo, li alprenis maldekstreman politikon, proksiman al tiu de la bolivarismo, defendita de venezuela prezidento Hugo Chávez.

En 2009 Zelaya anoncis la kunvokon de tutlanda enketo por studi la eblecon ŝanĝi la Konstitucion de la lando, por permesi la reelektadon de la prezidento. Tiun anoncon kontraŭis diversaj instancoj de la lando, inklude de la Parlamento kaj la militistaro, kiuj konsideris ke eĉ la anonco de tia ŝanĝo kontraŭas la nunan Konstitucion, kaj estas punota kiel altan perfidon. Tio okazigis profundan krizon en la politika panoramo de la lando.

Senpostenigo kaj ekziligo[redakti | redakti fonton]

Manuel Zelaya estis arestita la 28-an de junio de 2009 de militistoj kaj perforte deportita al Kostariko. La Parlamento elektis provizoran novan prezidenton, Roberto Micheletti. La puĉon tuj kondamnis la Unuiĝintaj Nacioj, Usono, Eŭropa Unio, Venezuelo, Argentino, Kubo kaj Ekvadoro. Dum la unua semajno de junio Zelaya klopodis reveni al Honduro, sed la provizora nova prezidanto malpermesis tion. En ĉefurbo Tegucigalpo multaj sekvantoj klopodis helpi tiun revenon eĉ kiam alvenis aviadilo portantan la prezidanton Zelaya sed la armeanoj malhelpis ĝin: sekve unu sekvanto de la prezidanto estis mortigita, ĉar la armeanoj pafis per veraj kugloj.

En la ĉefurbo armeo malpermesis manifestaciojn kaj elirado el hejmo nokte, sed multaj loĝantoj daŭre manifestaciis apoge la revenon de la laŭleĝa prezidanto.

La prezidanto de Kosta-Riko ofertis sin kiel peranto por garantii konversaciojn inter la du honduraj prezidantoj.

La kialo kaj komenco de la konflikto okazis ĉar la prezidanto Zelaya reprezentas la maldekstran sektoron de la lando, dum la dekstreca sektoro estis reprezentita de la altaj postenoj en la armeo, juraj institucioj kaj eĉ la parlamento. La preciza komenco okazis kiam la prezidanto decidis konsulti la loĝantaron pri eblo denove kandidatiĝi.