Manuel da Nóbrega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pastro Manuel da NÓBREGA naskiĝis en la 18-a de oktobro 1517 en Sanfins, inter Doŭro kaj Minjo, norde de Portugalio. En Salamanko, studis Humanismon ĉe la loka universitato kaj en 1541 abiturieĝis pri kanono en Koimbro. Aliĝante en la Jezuita Kompanio en 1549 kie li estis komisiita gvidi la unuan mision en Brazilo kune kun aliaj kvin jezuitoj.

Li elŝipiĝis en Salvador (Brazilo), Bahia, en 1549 kaj fondis preĝejon, kie li estis paroĥestro kaj misiisto. Li tuj kreis pedagogian kaj didatikan metondon por instruado elementa kaj duagrada al indiĝenoj. Kolonianoj komencis fortan opozicion kontraŭ lia laboro pro la indiĝenoj, kio devigis interveni la reĝon Johano la 3-a (Portugalio), kiu starigis episkopecon por ke la katekizo ricevu pli altan aŭtoritaton kaj forton. Pastro Manuel ĉiam resperktis la kutimojn kaj morojn de la indiĝenoj; li konsiladis sed ne altrudis. Poligamio kaj antropofagio estis komunaj praktikoj ĉe la indiĝenoj, sed la pastro komprenis, ke ili bezonas toleremon. Li helpis ilin, por ke ili mem komprenu, ke tiaj kutimoj estis forlasendaj. Sed neniam permesis la uzon de forto kaj trudo, kiel deziradis aliaj eŭropanoj. Tio kaŭzis malamikecon de li kun episkopo Pero Fernandes, la unua episkopo de Brazilo. En la lastaj monatoj de la jaro 1552, pastro Nóbrega estis devigata foriri Salvadoron kaj iri al San-Vicento (nuna San-Paŭlio), kie en 1553 li fondis la vilaĝon San-Paŭlo de Piratininga. En la sekvaj jaroj, li fondis kelkajn orfejojn, kiuj ricevis indiĝenojn, blankulojn kaj nigrulojn en egaleco, kaŭzante grandan malĝojon ĉe la registaro kaj ekleziaj superuloj.

En 1559, li estis senoficiga el la posteno de provincestro pro lia kondukto, ĉar li firme batalis kontraŭ sklavecon. En aprilo 1563 okazis ribelon de Tamojoj kontraŭ la portugalanoj, Pastro Nóbrega iĝis ambasadoro de koloniistoj por repacigo. Post la pacigo en 1565, reĝino Katarino komisiis Estácio de SÁ kiel koloniestron de Brazilo. La nova koloniestro, decidis fondi vilaĝon Rio-de-Ĵanejron kaj petis helpon al Pastro Manuel da Nóbrega. Tie mortis la pastro post kelkaj jaroj, en 1570.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Manuel da NÓBREGA lasis kelkajn verkojn, kiuj gravas ĉar estas el la unuaj de Brazila literaturo aŭ estas historiaj dokumentoj pri sia epoko:

  • Diálogo sobre a Conversação do Gentio, 1557;
  • Caso de Consciência sobre a Liberdade dos Índios, 1567;
  • Informação da Terra do Brasil, 1549;
  • Informação das Coisas da Terra e Necessidade Que Há Para Bem Proceder Nela, 1558;
  • Tratado Contra a Antropofagia, 1559;