Manuel de Faria e Sousa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel de Faria e Sousa
(1590-1649)
Portugala Eŭropo (1675-1678).
Portugala Eŭropo (1675-1678).
Persona informo
Manuel de Faria e Sousa
Naskiĝo 8-a de Marto 1590
en Quinta da Caravela, Pombares, Bragança[1], Ŝablono:Flagikono
Morto 3-a de Junio 1649
en Madrido, Ŝablono:Flagikono
Lingvoj portugalahispana vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Braga
Familio
Infanoj Giuseppe de Faria vd
Profesio
Okupo Portugala historiisto, poeto, filozofo, verkisto, filologo kaj moralisto.
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manuel de Faria e Sousa (1590-1649) (* Souto de Cima, Pombeiro de Ribavizela, en la 18-a de Marto 1590 - † Madrido, en la 3-a de Junio 1649), estis Portugala hispanlingva historiisto, poeto, filozofo, verkisto, filologo, ambasadoro kaj moralisto. Preskaŭ ĉiuj liaj verkoj estis publikigitaj en la kastilia lingvo. Li celebris pro sia grandega poligrafia erudicio kaj pro siaj komentarioj pri La Luzidoj. Li estis unu el la plej popolaraj aŭtoroj de sia tempo kaj ankaŭ estis Membro de la Ordeno de Kristo kaj de la Reĝa Domo.

Biografio

Li naskiĝis en la vilaĝo Quinta da Caravela (Korto de la Karavelo) de famega familio laŭ siaj propraj informoj en la raportoj pri la Nobelulara Katalogo de la Grafo Don Pedro, "la familio Farias estis deveninta de iu Fernandes Pires de Faria, kiu estis ĉefurbestro de Miranda, dum la epoko de Alfonso la 3-a[2] el Portugalio, aŭ pli sekure, de sia filo, Nuno Gonçalves de Faria. Ĉi tiun postvenis en sia domo iu dua filo, Álvares Gonçaves de Faria, kiu edziĝis kun Maria de Soŭza, kaj estis patro de João Álvares de Faria, militinto de Alĵubarrota, kiu fakte estas menciita de Fernão Lopes[3][4][5]. Ĉi-tiu edziĝis kun filino de urbano de Lisbono, havinte almenaŭ du filojn: Álvaro de Faria (komandoro de Aviso) kaj Alfonso Anes de Faria. Ĉi-tiu estis prapatro de Estácio de Faria, kiu militis en la armeo kune kun la guberniestro de Hindio, nome Diogo Lopes de Sequeira, li havis oficon en la bieno de Brazilo, estis erudicia pri beletristiko, kaj li elspezis pli ol kunigis, kaj havis gefilojn kun dek virinoj.

Li studis en la seminarioj de Braga kaj sekvis la eklezian karieron, tamen, li decidis rifuzi ĉivojon, kaj edziĝis al Katarina Maŝado, filino de Petro Maŝado, kontisto de la Kancelario de Porto, kaj de Katarina Lopes de Herrera, kiun la bofilo deklaris ŝin entombigitan en la Ĉefpreĝejo de tiu urbo, kaj kiu havis aliajn gefilojn inter ili Pedro de Faria e Soŭza, kapitano de la hispana infanterio, kiu em Madrido edziĝis al Luiza de Nárvaez. Ĉi-tiu lia filo venis, post la morto de sia patro em Madrido, al Portugalio, kie li estis tre bone akceptita de Johano la 4-a[6], kaj kiu estus la preparinto, por publikigo, de granda parto de la ampleksa amaso da neeldonitaĵoj de la eminenta poligrafo.

Kiam li estis 14-jara li eklaboris por amiko de sia patro, Don Gonsalo de Morais, Ĉefepiskopo de Porto, kaj vizitadis la episkopan lernejon, kie li lernis historion, arton, literaturon, ktp. Tie li verkis poeziojn kiu estis treege aprezitaj kaj ekkontaktis kun la altaj figuroj de la epoko.

En 1618 lia protektanto mortis, li estas 27-jara kaj devis reiri al Pombejro, senlabore, kun sia edzino kaj du filojn.

Tamen, nur unu jaron post li trovas novan protektanton, kaj foriras al Madrido por labori kiel privata sekretario de la grafo de Muge, Petro Álvares Perejra, kiu estis priŝtata sekretario de Filipo la 3-a de Portugalio. Li rapide eklernas la hispanan kaj post tri jarojn, li publikigas poezion en ĉi-lasta lingvo, kiu estiĝas lia plej preferata lingvo.

Antaŭ la morto de sia nova patrono, Don Manuel jam ĝuis ian grandan famon. Do li fariĝis Priŝtata Sekretario de la Portugala Regno, kies ofico li plenumis en Lisbono, kaj iom post li estis nomumita Sekretario de la Ambasadejo de Portugalio em Romo.

Liaj mortantaj restaĵoj estis translokitaj al la Monaĥejo de Pombejro en 1660, kie ili kuŝas, sub platŝtono, dekstre de la ĉefaltaro.

La aŭtoro

Li estis unu el la plej erudiciaj homoj el sia epoko, kaj dum tiu tempo li ĝuis altan beletristikan reputacion kiu, konserviĝis ne nur netuŝita, sed malpliiĝis dum la pasado de la jaroj, tenante la progreson de la bona gusto kaj de la kritikaj studoj, pri li alparolas Francisko da Silva. Certaj portugalaj elstaraj erudiciuloj same kiel Jorge de Sena[7] (1919-1978), José Hermano Saraiva[8] (1919-2012) kaj Esther de Lemos[9] pri li faras negativan juĝon, kvankam pravigante iajn neregulaĵojn kaj fantaziojn, ili ne neas lian grandan aŭtoritatecon kaj profundan konon de Kamoens.

Manuel de Faria e Soŭza, malgraŭ ke li verkis preskaŭ ĉion en la kastilia lingvo, tamen la plejparto de lia verkaro rilatis al Portugalio. Lia prefero rilate al la kastilia lingvo praviĝas pro la fakto ke Portugalio estis kompletiga parto de la Regno de Hispanio kaj la kastilia lingvo konsiderinde estis tiam pli disvastigita en Eŭropo ol la portugala: por diskonigi la hearoaĵojn de la portugaloj kaj eĉ la grandan verkon de la portugala poeto Kamoenz, li opiniis esti la plej bona solvo.

Lia verkaro, same kiel lia poezio mem, temas preskaŭ cio pri la portugalaj malkovroj kaj pri la figuro de Kamoenz.

Al li oni ŝuldas la unua inda studo pri la vivo kaj verko de la granda poeto. Por havigi al Kamoenz la statuton, kiun ni agnoskas al li, Faria e Soŭza devis survoji kaj persisti sur la esploro por venkobati la kritikojn de sia epoko, rilatantajn al la strukturo, inspiro kaj kvalito de La Luzidoj.

Numtempe, kiel komprenigas nin Inocêncio Francisco da Silva, Faria e Soŭza, malgraŭ ke li ĉiam estis senkontura figuro de la esploro pri Kamoenz, estas rigardita kiel la granda falsanto de tiu verko, ĉar li almetis al ĝi poemojn, kiu ne apartenis al la granda portugala poeto, tamen de li konsiderataj altnivele, kaj sekve, laŭ lia koncepto, nur de la poeto ili indis esti verkita; aŭ eĉ elpensante li mem kelkaj el ili, aŭ korektante kelkajn aŭtentikajn, ĉiam kiam al li estis konvena... Tamen la proporcioj de tiuj manaldonoj, kaj la sincereco de Faria, estas ĝis hodiaŭ temo pri debatoj ĉe la esploristoj.

La plej granda laŭdo al Faria e Soŭza, kiel beletristika kritikisto, oni trovas ĉe Lope de Vega, kiam li asertas: same kiel Luiz de Kamoenz estas la princo de la poetoj kiu verkis en la vulgara lingvo, Manuel Faria estas la komentariisto de ĉiuj lingvoj.

Verkaro

  • Muerte de Jesus y llanto de Maria. Madrido, 1623.
  • Fabeloj de Narcizo kaj Eĥo[10]. Lisbono, 1623. En la portugala.
  • Divinas e humanas flores. Madrido, far Diego Flameco, 1624.
  • Noches claras. Madrido, far Diego Flameco, 1624.
  • Fuente de Aganipe y Rimas varias. Madrid, far Diego Flamengo 1624, 1625, 1626. Poezioj en la portugala kaj kastilia lingvoj en sep partoj:
  1. 600 sonetoj
  2. 12 poemoj laŭ oka rimo, silvioj[11] kaj sestinoj[12].
  3. kanzonoj, odoj, madrigaloj, sestinoj kaj tercetoj.
  4. 20 eklogoj
  5. sepsilaba versaĵoj, glosoj, kantilenoj, dekversaĵoj, romanoj kaj epigramoj.
  6. Musa nŭeva kun sonetoj, oktavoj, tercetoj, kanzonoj, ktp. reduktitaj al oktosilabaj versoj.
  7. Engenho de akrostikoj, versoj kun akcento sur la antaŭantaŭlasta silabo, eĥoj, ktp.

Ĉiuj sep partoj estas antaŭigitaj de diskursoj plene erudiciaj, pri la tipoj de poezio entenata de ĉiu.

  • Epithalamio de los casamientos de los señores Marqueses de Molina. Saragoça, 1624.
  • Epitome de las historias portuguesas. Madrido, far Francisco martinez, 1628.

Ĉi-verko temas pri la sama kiun la aŭtoro refaris kaj ampleksigis sub la titolo de Eŭropa Portugueza.

  • Escuriale por Jacobum Gibbes Anglum. Madrido, 1658. traduko en la kastilia pri latina priskribo de la Escurial.
  • Lusíadas de Luis Vaz de Camões, principe de los poetas de España. Kun komentarioj. Madrido, far Juan Sanches, 1639.[13]

Faria asertas, ke li komencis ĉi-verkon en 1614, kaj ke ĝi prenis de li dudekkvin jarojn, kie li ekzamenis pli ol mil aŭtorojn, kaj inter ili tricent italojn. Malgraŭ la bona akcepto kiun la libro ricevis, kelkaj malamikoj de Faria (inter ili elstariĝis Don Agostinho Manuel de Vasconcelos, kiu estis instigita kontraŭi li, pro la beletristikaj disputoj kiuj okazis inter ili), lin denoncis al la Inkvizicio de Kastilio, kaj indikis kelkajn partojn de la verko kiujn ili konsideris malpli katolikaj, kaj postulis lian kondamnon. Tamen ĉar tiu tribunalo ne alzorgis ilian plendon, Don Agostinho sin direktis al la Inkvizicio de Lisbono, kaj en koluzio kun Manuel de Galhegos (1597-1665)[14] kaj Manuel Pires de Almejda[15], kiuj ankaŭ estis rivaloj kaj malamikoj de Faria, ĉiuj kunaj prezentis dokumentojn, kie ili reasertis la fiakuzojn. En la fino, la verko Commentarios estis ekzamenita, kaj la rezulto estis la malrajtigo de la akuzo kiun ili principe atribuis al li.

  • Informacion a favor de Manuel de Faria y Sousa ktp, 1640.
  • Peregrino instruido.
  • Imperio de la China e cultura evangelica en el, ktp.
  • Nenia : poema acrostico a la reyna de España D. Isabel de Bourbon. Madrido, 1644.
  • Nobiliario del Conde de Barcellos[16] D. Pedro, hijo delrey D. Dionis de Portugal, traducido etc. Madrido, 1646.

Postmortaj Eldonoj

  • El gran justicia de Aragon Don Martin Baptista de Lanuza. Madrido, 1650.
  • Asia Portuguesa. 3 volumoj:
  1. Lisboa, Henrique Valente de Oliveira, 1666 : História da Índia, desde o seu descobrimento até o ano de 1538.
  2. Lisboa, Antonio Craesbeeck de Mello, 1674 : História da Índia, de 1538 a 1581
  3. Lisboa, ibidem, 1675: História da Índia, durante a dominação castelhana (1581 - 1640).
  1. Lisboa, Antonio Craesbeeck de Mello, 1678 : Do diluvio universal ao Portugal com rei Próprio.
  2. Lisboa, Ibid, 1679 : Governo do Conde D. Henrique[17] ao fim do reino de D. João III[18].
  3. Lisboa, Ibid, 1680 : Do rei D. Sebastião até Filipe III de Portugal.
  • África Portuguesa. Lisboa, Antonio Craesbeeck de Mello, 1681: História desde as conquistas de D. João I até o ano de 1562.
  • Rimas varias de Luis de Camoens, etc. comentadas. Lisboa, Theotonio Damaso de Mello, 1685.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. GeneAll.net
  2. Alfonso la 3-a (Portugalio) (1210-1279) (* Koimbro, 5-a de Majo 1210 - † Koimbro, en la 16-a de Februaro 1279), alnomita la Bolonjulo, ĉar li edziĝis kun Matilda la 2-a de Bulonjo, kaj estis la 5-a reĝo de Portugalio.
  3. Fernão Lopes (Lisbono, 1385 - † Lisbono, c1460), estis ĉefgardisto de la Turo de la Falo, ĝenerala notario de la regno kaj kronisto de la portugalaj reĝoj Johano la 1-a, Duarte la 1-a kaj Don Fernando.
  4. Duarte la 1-a (Portugalio) (1391-1438), (* Viseu, en la 31-a de Oktobro 1391 - † Tomar, en la 9-a de Septembro 1438), estis la dekunua reĝo el Portugalio, alnomita la Elokventa aŭ la Reĝo-filozofo pro lia intereso je la kulturo kaj pro la verkoj kiujn li skribis.
  5. Don Fernando, la Sankta Infanto (1402-1443) (* Santarém, en la 29-a de Septembro 1402 - † Fez, en la 5-a de Junio 1443), estis la oka filo de la reĝo Johano la 1-a de Portugalio.
  6. Johano la 4-a (Portugalio) (1604-1656) (* Vila Viçosa, en la 19-a de Marto 1604 - † 6-a de Novembro 1656), estis la dudekunua reĝo de Portugalio, kaj la unua de la kvara dinastio, fondinto de la dinastio de Braganzo.
  7. Jorge de Sena (1919-1978) (* Lisbono, en la 2-a de Novembro de 1919 - † Santa Barbara, Kalifornio, en la 4-a de Junio 1978), estis portugala poeto, kritikisto, eseisto, dramverkisto, tradukisto kaj universitata profesoro.
  8. José Hermano Saraiva (1919-2012) (* Leiria, en la 3-a de Oktobro 1919 - † Palmela, en la 20-a de Julio 2012), estis portugala instruisto kaj historiisto.
  9. Esther de Lemos naskiĝis en la 2-a de Novembro 1929 kaj estas numtempa portugala verkistino.
  10. Eĥo laŭ la helena mitologio estis bela greka nimfo. Eĥo amis la boskojn kaj la montojn, kie ŝi ŝatis distriĝi. Ŝi estis tre adorata de la diino Artemiso, kiun ŝi akompanis dum la ĉasaventuroj. Tamen, ŝi havis difekton: ŝi tro parolis, kaj ĉiam en ajna konversacio aŭ diskuto ŝi ŝatis doni sian opinion.
  11. Poezia komponaĵo kie alterniĝas deksilabaj versoj kaj sessilabaj versoj.
  12. Laŭ PIV sestino estas fiksforma poemo, el ses versaj strofoj, en kiuj la finvortoj de ĉiu strofo estas ripetita en la sekvanta laŭ la ordo 6, 1, 5, 2, 4, 3; poste venas triversa strofo, en kiu la ses vortoj estas sammaniere ripetitaj je la fino de ĉiu hemistiko.
  13. The Lusiads (1800-1882). Alirita 2013-08-30.
  14. Manuel de Galhegos (1597-1665) (* Lisbono, 1597 - † Lisbono, en la 9-a de Junio 1665), estis portugala poeto.
  15. Manuel Pires de Almeida (Évora, en la 6-a de Aprilo 1597 - † Lisbono, 1655), estis portugala poeto kaj sperto pri Kamoenz.
  16. Pedro Afonso, Conde de Barcelos (1287-1354) estis la unua natura filo de Dom Denizo. Poeto kaj trubaduro kiel lia patro, li prenis elstaran rolon en la politika kaj super ĉio kultura vivo de sia tempo, kaj al li oni ŝuldas grandan parton el la plej gravaj tekstoj de la portugala mezepoka literaturo.
  17. Henrique de Borgonha, Grafo de Portukalio (1066-1112) (* 1066 - † Astorga, en la 24-a de Aprilo 1112), estis grafo de Portucale elde 1093 ĝis sia morto.
  18. Johano la 3-a (Portugalio) (* Lisbono, en la 6-a de Junio 1502 - † Lisbono, en la 11-a de Junio 1557), estis la dekkvina reĝo de Portugalio, alnomita la Piulo pro sia religia sindonemo.