Manuel de Seabra
El Vikipedio
Manuel de Seabra naskiĝis en 1932 en Portugalio, vivas en Barcelono. Li estas profesia verkisto, kiu uzas la portugalan, la katalunan kaj Esperanton kiel literaturajn lingvojn. Li tradukis multajn verkojn de la monda literaturo ĉefe al la kataluna. Ekde 2000 li prezidas la Associació Col·legial d'Escriptors de Catalunya (Asocio de la verkistoj de Katalunio). Kiel membro de Esperanta PEN-Centro kaj de Esperantlingva Verkista Asocio, en 1998 li iniciatis (kune kun Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno), ke jaron post jaro William Auld kandidatu por la Nobel-premio pri literaturo.
Esperantaj verkoj [redakti]
- Ĉu vi konas Blaise Cendrars? (romano 2007)
- La armeoj de Paluzie (romano 1996)
- Promeso en obskuro (noveloj 1997)
- La tago kiam Jesuo perfidis Judason (romano, 2001)
- Malamu vin, unu la alian (romano 2009)
Partopreno en gazetaro kaj eldonaĵoj [redakti]
- Kontribuanto al Mondoj (2001)
- Kontribuanto al Norda prismo (2001)
- Kunlaboranto de Literatura Foiro (ekde 1994)
- Kompilinto de Antologio de portugalaj rakontoj (1959)