Manuela Gretkowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuela Gretkowska
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1964 (1964-10-06) (59-jaraĝa)
en Łódź
Lingvoj polafrancaangla vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Familio
Edz(in)o Cezary Michalski vd
Profesio
Okupo scenaristoverkistoĵurnalistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manuela GRETKOWSKA (naskiĝis la 6-an de oktobro 1964 en Lodzo)- pola verkistino, felietonistino, ĵurnalistino, politikistino kaj ĉefo-fondinto de Partio de Virinoj (Partia Kobiet).

Manuela Gretkowska

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis filozofion en Jagelona Universitato en Krakovo. En 1988 jaro ŝi venis al Francio kaj studis ĉi tie antropologion ĉe École des hautes études en sciences sociales. Ŝi revenis al la lando en la komenco de 1990oj. Ŝi komencis verki en revuo "BruLion" kaj ŝi estiĝis la anino de "Pokolenie BruLionu" (Marcin Świetlicki, Olga Tokarczuk, Jacek Podsiadło). Ŝi estiĝis vicestrino de la virina revuo Elle. Ŝi verkis ankaŭ felietonojn al Cosmopolitan, Wprost, Polityka, Machina kaj Cogito.

Manuela Gretkowska debutis literature per sia romano "My zdies' emigranty" (1991) en kiu ŝi priskribis mentalon de elmigrantaj el Pollando homoj. Apreciis ĝin Czesław Miłosz. Poste ŝi verkis Tarot paryski (1993), Kabaret metafizyczny (1994), Podręcznik do ludzi. Tom pierwszy i ostatni: czaszka (1984)- la trilogio pri siaj francaj impresoj. En siaj libroj ŝi fascinis pri gnozo, kabalo, la persono de Maria Magdalena kaj la motivo de kranio en la monda kulturo. Oni ŝin konis kiel skandalistino kaj postmodernistino. En 1997 jaro ŝi loĝis en Svedio kie ŝi verkis Namiętnik- la rakontaro. Plej gravaj verkoj de ŝi estas feminismaj- Polka (2001), la taglibro de titola Polino kaj Europejka (2004), opinioj pri Pollando ŝanĝanta dum unuaj jaroj post la revolucio de Solidareco. De 2003 jaro ŝia viva partnero estas Piotr Pietrucha.

Tre bulversa kaj simbola estis cenzuro de la unu de 2007aj numeroj de revuo Sukces kun ŝia felietono kontraŭanta al la politiko de fratoj Lech (la prezidanto de Pollando) kaj Jarosław Kaczyński (la premiero de Pollando). La ekzemploj estis venditaj en kioskoj kun fortranĉitaj paĝoj kun tiu felietono. En 2007 jaro ŝi organizis la Partia Kobiet (Partio de Virinoj).

Verkaroj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • My zdies' emigranty (1991)
  • Tarot paryski (1993)
  • Kabaret metafizyczny (1994)
  • Podręcznik do ludzi (1996)
  • Namiętnik (1998)
  • Światowidz (1998)
  • Silikon (2000)
  • Polka (2001)
  • Sceny z życia pozamałżeńskiego (2003)
  • Europejka (2004)
  • Kobieta i mężczyźni (2007)

Filmaj scenarioj[redakti | redakti fonton]

  • Szamanka (1996)
  • Egoiści (1999)
  • Miasteczko (serialo)