Manuela Schwesig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuela Schwesig en 2013

Manuela Schwesig (naskiĝis la  23-an de majo 1974(nun 1974-05-23) en Frankfurt an der Oder, do nun 49-jara) estas germana politikisto, kiu membras en la socialdemokrata politika partio SPD. Ekde la jaro 2008 ŝi estas ministrino pri laboro, socialaj aferoj kaj samrajtigo de viroj kaj virinoj en la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio en la nordoriento de Germanio. Ekde la 13-a de novembro 2009 ŝi estas unu el sume kvin naciaj vicprezidantoj de sia partio.

La 15-an de decembro 2013 ŝi nomumiĝis federacia ministrino pri familioj, maljunularo, virinaro kaj junularo en la nova registaro de Germanio kaj antaŭvideble lige al tio demisios el la federacilanda ministra posteno.

Eksteraj ligiloj