Manuelo la 1-a Komneno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuelo la 1-a Komneno
Persona informo
Μανουήλ Α' Κομνηνός
Naskiĝo 28-an de novembro 1118 (1118-11-28)
en Konstantinopolo
Morto 24-an de septembro 1180 (1180-09-24) (61-jaraĝa)
en Konstantinopolo
Lingvoj greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Familio
Dinastio Komnena dinastio vd
Patro Johano la 2-a Komneno vd
Patrino Sankta Piroska vd
Gefratoj Alexios Komnenos • Andronikos Komnenos • Isaac Komnenos • Eudokia Komnene • Maria Komnene • Theodora Komnene vd
Edz(in)o Maria de Antioĥio • Bertha of Sulzbach vd
Infanoj Alexios II Komnenos • Maria Komnene • Alexios Komnenos vd
Profesio
Okupo imperiestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hiperpirono de imperiestro Manuelo la 1-a Komneno (r. 1143–1180), montranta sian tipan tasformon.

Manuelo la 1-a Komneno, (greke: Μανουήλ Α' Κομνηνός, Manouēl I Komnēnos, n. la 28-an de novembro 1118 - m. la 24-an de septembro 1180) estis bizanca imperiestro de la 12-a jarcento kiu regis pri decida turnopunkto en la historio de Bizancio kaj Mediteraneo. Fervora restarigi sian imperion al pasintaj gloraj epokoj kiel la granda potenco de la mediteranea mondo, Manuelo havis energian kaj ambician eksteran politikon. En la procezo kiun li faris per aliancoj kun la papo kaj la revigliĝinta Okcidento, li invadis Italion, sukcese pritraktis la trairejon de la danĝera Dua krucmilito tra lia imperio, kaj establis bizancan protektoraton en la krucistaj reĝlandoj de Outremer. Alfrontante la avancon de Islamo en la Sankta Lando, li havis komunan aferon kaj batalis kun la Jerusalema reĝlando kaj partoprenis amasan invadon kontraŭ Fatimida Egiptujo. Manuelo transformis la politikajn mapojn de Balkanio kaj la orienta Mediteraneo, poziciigante la reĝlandojn de Hungario kaj Outremer sub bizanca hegemonio kaj kampanjante ofensive kontraŭ liaj najbaroj kaj en la okcidento kaj en la oriento. Tamen, je la fino de sia regado la atingoj de Manuelo en la Oriento estis endanĝerigitaj pro grava malvenko ĉe Miriokefalon, kio grandparte okazis pro la aroganteco de la reĝo kaj la atakado de bon-defendita selĝuka pozicio.

Vokis kaj Megas (greke: , tradukita kiel "la Granda") de la grekoj, Manuelo estas konata esti inspirinta intensan lojalecon en tiuj kiuj servis lin. Li ankaŭ prezentiĝas kiel la heroo de historio skribita de sia sekretario, Johano Kinnamo, en kiu ĉiu virto estas atribuita al li. Manuelo, kiu estis influita de sia kontakto kun okcidentaj krucistoj, ĝuis la reputacion de "la plej feliĉega imperiestro de Bizancio" en partoj de la latina mondo ankaŭ. Modernaj historiistoj, aliflanke, estas malpli entuziasmaj pri li. Kelkaj el ili asertas ke la granda potenco kiun li havis ne estas sia propra persona atingo, sed de la dinastio kiun li reprezentis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]