Manuelo la 2-a Palaeologa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moneroj kun la bildigo de Manuelo la 2-a

Manuelo la 2-a Palaeologa (27-a de junio, 135021-a de julio 1425) estis orient-romia imperiestro. Li regis de 1391 ĝis 1425.

Fine de la 14-a jarcento li surpaperigis siajn "Dialogojn kun perso" pri la rilatoj inter la biblio kaj la korano. Je la sepa dialogo pri kredo kaj perforto, Manuel diris "Montru al mi kiujn novajn aferojn Mohamedo alportis, kaj vi trovos nur malbonajn kaj malhumanajn aferojn, kiel lian proponon diskonigi la kredon per glavo. Papo Benedikto la 16-a citis tiun ĉi diraĵon je la 12a de septembro 2006 dum prelego pri kredo, prudento kaj perforto. Islamaj kredgvidantoj estis furiozaj kaj en la tuta islama mondo homoj reagis.

Ŝablono:Ĝermo-biografio