Manuskripto sangermanensa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cod. Sangermanensis
KODEKSOJ DE LA NOVA TESTAMENTO
“KODEKSO SANGERMANENSA”
nomo = sangermanesasangermanensa I (por ĝin distingi el simila kodekso “Sangermanesa II”)
konservita = nacia biblioteko de Rusio, en Sankt-Peterburgo
trovita = biblioteko de abatejo Saint-Germain des Prés en Parizo
lingvo = dulingva (diglota): latina kaj greka
skribo = onciala
nunero = 0319
signo = D1
dato = ĉ. 900
tekstoj = Paŭlaj epistoloj
mezuro = 36 x 27.5
paĝoj, linioj = 177 paĝoj, du kolumnoj kaj 31 linioj ĉiupaĝe
skribtipo = okcidenta
noto = kopio de tiu entenata en la kodekso klaromontata

Kodekso Sangermanensa, aŭ D1 aŭ 0319 (laŭ la numeriga sistemo Gregory-Aland), α 1027 laŭ sistemo Soden), estas duglota (dulingva) manuskripto. origine en la biblioteko de monaĥejo de Saint-Germain-des-Prés, Parizo, el kio ĝia nomo “Sangermanensa” (latine: Sangermanensis). Ĝi estas konata precipe kiel kopio de la epistoloj de Paŭlo. Estas aparte konsiderata ankaŭ pro ĝia montro de dependeco el kodekso klaromontana, alia oncialo (0320).

Priskribo

Kiel “dugloto” (dulingva), la manuskripto Sangermanensa utilas ankaŭ por la taksado de la latina lingvo uzita por latigigi la Biblion, nome la lingvo de la Vetus Latina.

Ĝin konsistigas 177 pergamenaj folioj (36 x 27,5 cm). Ĝi estas skribita en du kolumnoj formitaj de 31 linioj ĉiupaĝe.

Tekstaj variantoj

Ili ne estas multaj kaj similas al la ĉi-suba:

  • Rm 13,1: εξουσιαι por εξουσια

Historio

La manuskripto estis aranĝita, laŭ kompetentuloj, de skribisto kiu ne havis kutiman aliron ĉe la greka lingvo.

La manuskripto estis ekzamenita kaj science priskribita de Bernard de Montfaucon la kreinto de la nova paleografio, de Johann Jakob Wettstein teologo spertulo pri la greka de la Nova Testamento, kaj de Johann Jakob Griesbach filologo-bibliisto[1]

La manuskripto Sangermanensa estis malkovrita kaj gastigita en la biblioteko de la abatejo de Saint-Germain-des-Prés en Parizo. Tiu biblioteko suferis gravajn damaĝojn dum la franca revolucio, sed la sangermanensa manuskripto bonŝancis sin savi pro la interveno de Peter P. Dubrovsky sekretario ĉe la rusa ambasadejo en Parizo, kiu ĝin aĉetis kune kun multaj aliaj manuskriptoj ŝtelitaj en tiu biblioteko de revoluciuloj.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. J. J. Griesbach, Symbolae criticae ad supplendas et corrigendas variarum N. T. lectionum collectiones (Halle, 1785, 1793), 1, pp. 77-80.

Bibliografio

  • Gregory Caspar René, Textkritik des Neuen Testaments, Vol. 1, Hinrichs, 1900.
  • Bernard de Montfaucon, Paleographia Graeca (Paris, 1708), pp. 218–219.
  • J. J. Wettstein, Prolegomena (1764, nos. 8, 9).
  • G. Bianchini, Evangeliarum quadruplex II, pp. 591–592.
  • J. J. Griesbach, Symbolae criticae II (Halle, 1793), pp. 75–77.

Eksteraj ligiloj