Manuskriptoj de Dvůr Králové kaj Zelená Hora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Manuskriptoj de Dvůr Králové kaj Zelená Hora – ciklo de konjekteble malnovĉeĥaj poemoj, kiu estiĝis komence de la 19-a jarcento sub influo de romantika komprenado de la ĉeĥa nacia renaskiĝo. La falsaĵoj estis pruvontaj, ke tra ĉeĥa mezepoka poezio validaj al okcidenteŭropaj modeloj ekzistis jam ĉeĥa verkaro, kiu havis pure slavajn radikojn. Manuskripto de Dvůr Králové estis „trovita“ de Václav Hanka en tura ĉambro de dekana preĝejo de sankta Johano Baptisto en Dvůr Králové kaj tradukita la 16-an de septembro de 1817. Fragmento de la manuskripto enhavis ses epikajn kantartojn, du lirik-epikajn poemojn kaj ses lirikajn kantojn. Komune kun Manuskripto de Zelená Hora ĝi estis konsiderata kiel la plej valora memorigaĵo de la malnovĉeĥa literaturo. Manuskripto de Zelená Hora estis en novembro de 1818 anonime sendita al grafo František Antonín Kolovrat-Libštejnský, la plej supera burgrafo de Reĝlando Ĉeĥa. Ĝi enhavis du fragmentojn de konjekteble malnovĉeĥaj epikaj poemoj. Ĉefa parto estis mito pri juĝo de Libuše super Chrudoš kaj Šťáhlav.

Patriotan karakteron de la manuskriptoj – ideo de defendo kontraŭ entruduloj, ideo de nacia personeco – kuraĝigis memkonscion de la ĉeĥa nacia movado en batalo por nacia egalrajteco. La poeme valoraj falsaĵoj inspiris en la 19-a jarcento literaturon (Julius Zeyer), belarton (Josef Mánes, Josef Václav Myslbek) kaj ankaŭ muzikon (Bedřich Smetana). Ili signis eĉ historian sciencon, ĉar ili kreis mitojn, kiujn oni poste por longa tempo plutenis – la bildo de la plej malnova ĉeĥa historio, kiel kreis ĝin František Palacký, Pavel Josef Šafařík. La unuaj duboj pri ties vereco aperis baldaŭ, historiisto kaj filologo Josef Dobrovský rifuzis ambaŭ manuskriptojn kiel falsaĵoj.

Sed nur la 13-an de februaro de 1886 aperis en revuo Athenaeum unuaj du artikoloj el plumo de profesoro Jan Gebauer kun nomo Bezono de pluaj provoj de Manuskriptoj de Dvůr Králové kaj Zelená Hora komune kun kritika artikolo de Tomáš Garrigue Masaryk. La artikoloj kaŭzis rifuzeman reagon de konservatisma ĉeĥa sciencista komuno. La disputo superkreskis en diskuton pri principoj de sciencista laboro, kiu havis evidente nacionalisman kaj politikan fonojn. Kontraŭ Jan Gebauer, Tomáš Garrigue Masaryk, Jaroslav Goll, Jaroslav Vlček kaj pluaj stariĝis Václav Vladivoj Tomek, Josef Kalousek, Josef Emler, Martin Hattala kaj pluaj. La disputo transpaŝis la universitatan kaj sciencistan grundon kaj ĝi fariĝis principa politika afero. Pledantoj de vereco de Manuskriptoj estis ankaŭ František Ladislav Rieger, Alois Pravoslav Trojan kaj aliaj. En la t.n. bataloj je Manuskriptoj estis pruvite, ke Manuskriptoj de Dvůr Králové kaj Zelená Hora estas novtempaj falsaĵoj. Tio estis nedementeble konfirmita per novaj fizike-ĥemiaj provoj en la jaroj 19671970. Malgraŭ tio en kelkaj periodoj aperis ripetiĝo de kredo en la vereco de Manuskriptoj, motivita plimulte politike. Pledanto de Manuskriptoj fariĝis ekzemple nacionalisme orientita profesoro František Mareš en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento, kies finojn misuzis reprezentantoj de ĉeĥa faŝismo. Kiel aŭtoro de Manuskriptoj de Dvůr Králové kaj Zelená Hora estas konsiderata Václav Hanka kun siaj kunlaborantoj.