Manzanilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Manzanilla (Onubo))
Manzanilla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Poŝtkodo 21890
Retpaĝaro www.ayuntamientodemanzanilla.es
Politiko
Urbestro Cristóbal Carrillo Retamal (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 2 347  (2010)
Loĝdenso 58,68 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 23′ N, 6° 26′ U (mapo)37.3887479-6.4316237Koordinatoj: 37° 23′ N, 6° 26′ U (mapo) [+]
Alto 164 m [+]
Areo 40 km² (4 000 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Manzanilla (Hispanio)
Manzanilla (Hispanio)
DEC
Manzanilla
Manzanilla
Situo de Manzanilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manzanilla (Huelva) [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Manzanilla [manzanIja] (Pometo, aŭ dolĉeca vinotipo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas manzanilleros. La censita populacio en 2010 estis de 2347 loĝantoj kaj la denseco estas de 58,68 loĝ./km².

Demografia evoluo
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2007
2523 2519 2507 2504 2518 2468 2432 2421 2384 2403

Situo[redakti | redakti fonton]

Manzanilla estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Graflando (Onubo) en la sudorienta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 164 m; je 54 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 40 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La aktualo de la vilaĝo, kiel ĉe la najbaraj Chucena kaj Escacena del Campo, rilatas plie al la redistribuado de loĝantaro kiu okazis tuj post la konkero al la islamanoj ol al la restaĵoj de antikvaj civilizacioj kiaj antaŭromiaj, romia aŭ araba. Tio okazis ĉirkaŭ la 13a jarcento en epoko de la reĝoj Fernando la 3-a kaj ties filo Alfonso la 10-a, kiam la populacio koncentriĝis en la ĉefa domaro kaj kiam oni abandonis disajn loĝejojn kaj terkultivejojn. Ĉiukaze ankoraŭ restas neloĝata domaro aŭ kamparo nome Benafique de nedudebla araba deveno.

La morabito[redakti | redakti fonton]

La Morabito de Manzanilla

La Morabito de Manzanilla estas monumento konstruita dum la unua triono de la 20a jarcento en la Placo de Manzanilla. Aktuale ne havas specifan funkcion, sed nur ornaman, kvankam iam estis puto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Manzanilla - Oficiala retejo de la Municipo de Manzanilla

Notoj[redakti | redakti fonton]