Manzanillo (Colima)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manzanillo
Fotomontaĵo
loĝlokoj de Meksiko • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 28200–28279, 28860–28869
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 159 853  (2020) [+]
Loĝdenso 2 855 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 3′ N, 104° 19′ U (mapo)19.053205833333-104.31638055556Koordinatoj: 19° 3′ N, 104° 19′ U (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Areo 56 km² (5 600 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Manzanillo (Colima)
Manzanillo (Colima)
DEC
Manzanillo
Manzanillo
Situo de Manzanillo
Manzanillo (Meksiko)
Manzanillo (Meksiko)
DEC
Manzanillo
Manzanillo
Situo de Manzanillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manzanillo, Colima [+]
vdr
La marhaveno

Manzanillo estas grava havenurbo ĉe la okcidenta marbordo de Meksiko, en la meksika subŝtato Colima kaj ĉefo de la samnoma municipo. Kun populacio de 159.853 loĝantoj laŭ la censo de INEGI farita en 2020, ĝi estas la plej loĝata en la ŝtato [1].

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la urbo estas konstruita sur ĝia granda marhaveno kaj turismo. Manzanillo estas la plej grava havenurbo en Meksiko kaj turisma kaj feria celloko fama pro ĝiaj strandoj, la verda fulmofenomeno kaj la velfiŝoj kiuj estas trovita en la proksimaj akvoj. Fakte, la urbo estis oficiale difinita kiel la "ĉefurbo de velfiŝoj" de la mondo [2]. En la urbo ĉiujare okazas fiŝkapta konkurso kiu allogas multajn turistojn [3].

Transporto[redakti | redakti fonton]

La haveno de Manzanillo estas la plej granda kaj plej okupata haveno en Meksiko. La haveno situas ĉe la marbordo de la Pacifika Oceano kaj ebligas al Meksiko komerci kun Azio, Oceanio, Aŭstralio kaj la landoj kiuj situas ĉe la marbordo de la Pacifika Oceano, en Sudameriko kaj ankaŭ tiuj kiuj situas ĉe la marbordo de Atlantiko danke al la Panama kanalo [2].

En 2002, dum la striko de la marhaveno de Long Beach (en), pli ol duono de la varoj alvenis al la haveno de Manzanillo. De tie la varoj estis transportitaj per trajno kaj kamionoj al Usono kaj inverse.

Flugaveno[redakti | redakti fonton]

"Playa de Oro" flughaveno situanta proksime de Manzanillo estas la plej grava flughaveno en la stato de Colima.

La cellokoj de la flughaveno Playa de Oro estas: Meksikurbo, Monterejo, Toronto, Vankuvero, Vinipego, Montrealo, Kalgario, Edmontono, Los-Anĝeleso, Houston, Fenikso kaj Mineapolo.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Manzanillo estas gefrata urbo de la jenajn urboj:


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Conteo de Población y Vivienda 2005 (hispane). INEGI (Instituto Nacional de Estadística, Geografía e Informática). Arkivita el la originalo je 28 March 2007.
  2. 2,0 2,1 . History of Manzanillo Mexico. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 5 April 2018.
  3. Manzanillo info at visitmexico.com Arkivigite je 2011-08-24 per la retarkivo Wayback Machine. Ritrieved 5 August 2011.
  4. Cuales son las Ciudadades Hermanas de tu Ciudad. Arkivita el la originalo je 27 November 2009. Alirita 29 January 2019.
  5. Se Se Hermanan las Ciudades Porturarias Manzanillo-Ninbo. Arkivita el la originalo je 6 March 2016. Alirita 29 January 2019.
  6. Weihai.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]