Manó Kogutowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manó Kogutowicz
Persona informo
Naskonomo Emanuel Thomas Kogutovicz
Naskiĝo 21-an de decembro 1851 (1851-12-21)
en Židlochovice
Morto 22-an de decembro 1908 (1908-12-22) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Károly Kogutowicz
Okupo
Okupo kartografo
vdr

Manó Kogutowicz [kogutoviĉ?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kogutowicz Manó estis pola-ĉeĥa-hungaria geografo, establinto de la hungara mapokreaĵo. Lia origina nomo estis Emanuel Thomas Kogutovicz. Lia filo estis Károly Kogutowicz, same geografo.

Manó Kogutowicz kun sia globuso

Manó Kogutowicz [1] naskiĝis la 21-an de decembro 1851 en Moravio en Seelowitz (nuntempa Židlochovice en Ĉeĥio. Li mortis la 22-an de decembro 1908 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Manó Kogutowicz frekventis diversajn armeajn lernejojn, fine teknikan militan akademion en Vieno, kie li iĝis leŭtenanto en 1873. Lia armea kariero fiaskis, ĉar li rifuĝis el la armeo. Li ricevis malliberejon por 2 jaroj. En 1878 li jam kiel civilo li vivtenis sin en Vieno, kie li konatiĝis kun fraŭlino. Ili geedziĝis en Sopron sen patra permeso en 1884, Manó komencis instrui (tiutempe li jam uzis la hungarecan nomon Manó). Li desegnis lernejan mapon, kiu sukcesis tiel bele, ke ministro invitis lin labori en Budapeŝto. Li fondis filian instituton, kie pretiĝis mapoj ĉefe por lerneja instruado.

Elektitaj mapoj[redakti | redakti fonton]

  • Elemi iskolai atlasz. Elemi és felső népiskolák számára (1894)
  • Teljes földrajzi atlasz (Plena geografia atlaso), (1902)
  • resume li kreis 35 departementajn mapojn, diversajn atlasojn, historiajn mapojn
Memortabulo pri Manó Kogutowicz

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]