Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono
Maputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejo.

La maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientafrik-altaĵara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de Sud-Afriko.

La ekoregiono estas parto de la maputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejo laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.

Priskribo

La ekoregiono okupas la montetojn piede de Drakensbergoj, kovrante areon de 19 500 kvadrataj kilometroj en la sud-afrikaj provincoj Orienta Kablando kaj Kvazulu-Natalo. Oriente ĝi estas limigita de la marbordarbara mozaiko de Kvazulu-Kablando, kiu troviĝas en la humida marborda zono laŭlonge de Hinda Oceano; okcidente ĝi estas limigita de la pli altaĵaj drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj. Sude ĝi transiras al pli sekaj veprejoj de Albany, kiuj estas karakterizitaj de pli sukulentaj kaj dornaj plantoj. La ekoregiono havas sekan subtropikan klimaton. Jara precipitaĵo varias ekde 450 mm ĝis 800 mm, kun proksimume tri kvaronoj de la pluvo falanta dum la varmaj someraj monatoj inter oktobro kaj marto. Frostoj malofte okazas kaŭze de la moderiganta influo de Hinda Oceano.

Flaŭro

Fitogeografie, la ekoregiono kongruas kun aparta flaŭra provinco el la Usumbaro-Zululanda Regiono de la Paleotropika Regno. La tipa vegetaĵaro estas sklerofilaj ĉiamverdaj arbedoj, kiuj konstituas densajn kanopeojn de veprejoj. Tiuj ĉi altas ĝis ses metroj.

Biodiverseco

La ekoregiono kiu estas transiro inter humida kaj seka, inter altaĵa kaj malaltaĵa inter mezvarma kaj tropika, havas riĉan biodiversecon, kvankam kun malmulte da endemiaj specioj. La ekoregiono gastigas variecon de bestioj, inkluzive de la endanĝerigataj nigra rinocero (Diceros bicornis), blanka rinocero (Ceratotherium simum) kaj kaba vulturo (Gyps coprotheres).

Vidu ankaŭ


Afrotropisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
AT1002 Angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj  Angolo
AT1004 Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj  Lesoto,  Svazilando,  Sud-Afriko
AT1008 Etiopaj montaraj arbustetaroj  Etiopio
AT1010 Jos-altebenaĵa arbara-herbeja mozaiko  Niĝerio
AT1012 Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj  Sud-Afriko
AT1013 Ruvenzoriaj-virungaj montaraj arbustetaroj  Demokratia Respubliko Kongo,  Ruando,  Ugando

Eksteraj ligiloj