Maria Kristina de Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Maria Kristina de Aŭstrio (1742–1798).
Maria Kristina de Aŭstrio
Reĝino de Hispanio
Persona informo
Maria Christina von Habsburg-Lothringen
Naskonomo Maria Christina Désirée Henriette Felicitas Rainiera von Habsburg-Lothringen
Naskiĝo 21-an de julio 1858 (1858-07-21)
en Židlochovice Castle
Morto 6-an de februaro 1929 (1929-02-06) (70-jaraĝa)
en Madrido
Tombo reĝa kripto de El Escorial vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Reĝa Palaco de Madrido vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Dinastio Habsburgo-Loreno vd
Patro Archduke Karl Ferdinand of Austria vd
Patrino Archduchess Elisabeth Franziska of Austria vd
Gefratoj Karlo Stefano de Habsburgo-Loreno • Archduke Eugen of Austria • Archduke Friedrich, Duke of Teschen • Queen Maria Theresa of Bavaria vd
Edz(in)o reĝo Alfonso la 12-a de Burbono
Infanoj María de las Mercedes, Princess of Asturias • Alfonso la 13-a • Infanta Maria Teresa Isabel of Spain vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Maria Kristina de Burbono

Maria Kristina de Habsburgo-Loreno (aŭ Aŭstrio), Maria Christina Désirée Henriette Felicitas Rainiera von Habsburg-Lothringen (aŭ Österreich) (naskiĝis en Gross-Seelowitz (aktuale Židlochovice), Moravio, la 21-an de julio 1858, mortis en Madrido la 6-an de februaro 1929) estis naskita arkidukino de Aŭstrio kaj princino de Hungario, de Bohemio, de Slavonio, Kroatio kaj Dalmatio; laŭedza reĝino kaj Regentino de Hispanio pro sia edziniĝo al reĝo Alfonso la 12-a de Burbono.

El patrina vojo estis familiano de la reĝaj familioj kaj hispana kaj aŭstria, ĉar ŝi estis prapranepino de Karlo la 3-a de Hispanio kaj pranepino de Leopoldo la 2-a de Aŭstrio.

Post la morto de Alfonso la 12-a, ŝi plenumis la postenon de regento dum la junaĝo de sia filo, la reĝo Alfonso la 13-a ekde 1885 ĝis 1902. Dum tiu regenteco okazis la Hispana-usona milito, per kiu Hispanio perdis siajn lastajn koloniojn en Ameriko.

María Cristina edziniĝis al reĝo Alfonso la 12-a la 29-an de novembro 1879 en Madrido. Ŝi iĝis lia dua edzino post la morto de la unua edzino María de las Mercedes de Orleans. La geedzoj ne multe simpatiis pro diferencaj karakteroj (li pli simpatia), sed kompreneble ŝi bedaŭris lian morton.

Kiam tio okazis, en 1885, ŝi estis graveda kaj devis iĝi regentino. Post monatoj naskiĝis ŝia filo Alfonso, kiu poste iĝos reĝo. La reĝino, sen sperto pri politiko, akceptis konsilojn de Sagasta, kun kiu ŝi amikiĝos. Por pluhavi politikan stabilon Sagasta faris interkonsenton kun Cánovas, kaj tio plitrankviligis la politikan medion. Sed okazis milita malstabilo en Maroko, naskiĝis la politika katalunismo kaj okazis sociaj problemoj. La situacio malpliboniĝis kiam okazis la malvenko en 1898 antaŭ Usono.

En 1902 Alfonso la 13-a atingis la plenaĝon kaj estis proklamata reĝo de Hispanio. De tiam Maria Kristina dediĉis sin al karitato kaj familio kaj, post 1906, kiam Alfonso edziĝis kun Victoria Eugenia de Battenberg, ŝi ekuzis la titolon «Patrina Reĝino».

Ŝi mortis en la Reĝa Palaco de Madrido la 6-a de februaro 1929 kaj estis entombigita en la Monaĥejo de El Escorial.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • María José Rubio, Reinas de España. Siglos XVIII al XXI. De María Luisa Gabriela de Saboya a Letizia Ortiz. Madrid, La Esfera de los Libros, 2009. ISBN 978-84-9734-804-1