María Pacheco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María Pacheco
Persona informo
Naskonomo María López de Mendoza y Pacheco.
Aliaj nomoj María Pacheco • leona de Castilla • la última comunera
Naskiĝo 30-an de novembro 1495 (1495-11-30)
en Granado
Morto 28-an de februaro 1531 (1531-02-28) (35-jaraĝa)
en Porto
Tombo Katedralo de Porto
Lingvoj hispana
Loĝloko ToledoPortugalio
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Íñigo López de Mendoza y Quiñones
Frat(in)o Luis Hurtado de Mendoza y Pacheco
Edz(in)o Johano de Padilla
vdr

María Pacheco, prononce [paĉEko] (naskiĝis ĉ. 1496 en Granado, mortis en 1531 en Porto, Portugalio), kun nomo komplete María Pacheco y Mendoza. Nobelulino hispana. Ŝi estis edzino de la generalo komunuma Johano de Padilla; post la morto de sia edzo ŝi respondecis el Toledo pri la regado de la insurekcio de la Komunumoj de Kastilio ĝis kiam ĝi (kaj ŝi) kapitulacis antaŭ la imperiestro Karlo en februaro de 1522.[1]

Ne konfuzu kun ŝia praavino, María Pacheco, senjorino de Belmonte, edzino de Alfonso Téllez Girón y Vázquez de Acuña kaj patrino de Petro Girón kaj Johano Pacheco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis filino de Íñigo López de Mendoza y Quiñones (1a Markiso de Mondéjar kaj 2a grafo de Tendilla, konata kiel la Granda Tendilla) kaj de Francisca Pacheco (filino de Juan Pacheco, 1a markiso de Villena). Naskiĝis en Granado kie ŝia patrino estis nomumita de la Katolikaj Gereĝoj konstanta urbestro de Alhambro, en la palaco de la sultano Jusuf la 2-a de Granado.

Li havis ok gefratojn, inter ili Luis Hurtado de Mendoza kaj 2a Markiso de Mondejar; Francisco de Mendoza, episkopo; Antonio de Mendoza, Vicreĝo en Ameriko, kaj Diego Hurtado de Mendoza, ambasadoro kaj granda poeto.

María adoptis la familinomon patrinan por diferenciĝi el aliaj du fratinoj, kiuj havis familinomon Mendoza, kun kiuj ŝi kunhavis familinomon. Oni ne konas la naskiĝdaton, kvankam estas dokumentado kie oni deklaras ke en la dato de ties nupto en Granado, kun Juan de Padilla, la 18-a de aŭgusto de 1511, ŝi havis 15 jarojn.[2]

Edukita kun aliaj gefratoj en la etoso renesanca de la malgranda kortego de la Granda Tendilla, María estis klera virino, kun kono de latina, greka, matematiko, beletroj kaj historio. Infanino, ŝi ĉeestis en 1500 la okazintaĵojn de la unua insurekcio moriska ekde sia domo en la granda kvartalo Albayzín.

Geedziĝo[redakti | redakti fonton]

Kiam ŝi estis 14jaraĝa (10a de novembro de 1510), oni decidis ŝian edziniĝon kun Johano de Padilla, toleda kavaliro de malsupra rango kompare al tiu de la familio Mondéjar (kio ŝajne al ŝi ne plaĉis). En tiamaj skribaĵoj, ŝi aperas kiel Doña María Pacheco, dum la edzo ricevas la nomon de Johano de Padilla. Per tiu traktato oni devigis al ŝi rezigni pri siaj rajtoj pro patra heredo kontraŭ doto de kvar milionoj kaj duono de maravedoj.

En 1511 oni realigis la nupton kaj en 1516 naskiĝis ŝia ununura filo, Petro, kiu mortiĝis infanino. Tiun jaron mortiĝis ankaŭ la reĝo Ferdinando la Katolika kaj estis nomumita reĝo de Kastilio kaj Aragono la futura imperiestro Karlo la 1-a.

Komunumoj de Kastilio[redakti | redakti fonton]

Kiam sukcedis Johano de Padilla sian patron kiel kapitano, la paro translokiĝis al Toledo en 1518. María Pacheco apogis kaj eble instigis sian paceman edzon por ke, aprile de 1520, partoprenu aktive en la insurekcio de la Komunumoj en Toledo. Sekve, Johano de Padilla iras kun la milicoj toledaj plus tiuj madridaj de Johano de Zapata helpe de Segovia por, kun la milicoj estrataj de Johano Bravo, estro de Segovia, lukti kontraŭ la armeo reĝa de Rodrigo Ronquillo. La 29-a de julio de 1520 konstituiĝis en Ávila la Santa Junta, kaj oni nomumis Johanon de Padilla kapitangeneralo de la komunuma armeo.

Tamen rivaleco inter komunumanoj provokis lian anstataŭon al Pedro Girón y Velasco, pro kio, Padilla revenis al Toledo. Kiam Girón dezertis decembre al reĝa flanko, Padilla revenis al Vajadolido kun nova armeo toleda (31-a de decembro de 1520). Liaj trupoj konkeris la urbojn de Ampudia kaj Torrelobatón. Tamen denove aperas malkonsentoj ene de la komunuma armeo. Ĉio tio okazigis malfortigon de la insurekcianoj, kiuj estis malvenkitaj la 23-a de aprilo de 1521 en Villalar.

Padilla iĝis prizonulo. Kondukita al la vilaĝo de Villalar, li estis senkapigita venonttage kun Johano Bravo kaj Francisko Maldonado.

Rezisto en Toledo[redakti | redakti fonton]

María Pacheco de Padilla post la malvenko de Villalar (1881). Pentraĵo de Vicente Borrás y Mompó (331 x 520 cm).

Foreste de Padilla, María gubernis Toledon ĝis la alveno la 29.a de marto de la episkopo de Zamoro Antonio de Acuña [akUnja], kiam ŝi ekdevis kunestri kun tiu. Post ricevo de la malbonaj novaĵoj pri la Villalar, María malsaniĝis kaj vestiĝis funebre. tamen anstataŭ rezigni, María Pacheco estris la lasta rezisto de la Komunumoj en Toledo. Estris, el sia hejmo unue kaj el Alkazaro poste, la reziston kontraŭ la reĝa armeo, posteniginte defendantojn ĉe la pordegoj de la urbo kaj alportante artilerion el Yepes, impostante kaj nomumante kapitanojn de la komunuma armeo toleda. Post la kapitulaco de Madrido la 7-a de majo, rezistis nur Toledo. Pro tio, la resto de la komunumestroj de la urbo kliniĝis al kapitulaco, sed ŝi sukcesis eviti ĝin. Eĉ la episkopo Acuña fuĝis la 25-a de majo kaj klopodis alveni al Francio. Parte la rivaleco kontraŭ Acuña rilatis al ŝia intenco akiri la arkiepiskopecon toledan, kiun María deziris por sia frato Francisco de Mendoza y Pacheco.

María Pacheco plufaris reziston naŭ monatojn post la batalo de Villalar kvankam tio rilatis, pli ol kun la dura rezistado, kun la fakto ke la reĝa armeo devis aliri unue al Navaro por lukti kontraŭ invado franca. Por pluteni ordon en Toledo, María eĉ direktis kanonojn de la Alkazaro kontraŭ toledanoj. La 6-a de oktobro rekviziciis surgenue la arĝentan trezoron de la katedralo, por povi pagi la salajron de la trupo.

Dume la reĝanoj post kelkaj bataloj de aprilo al aŭgusto, sieĝis finfine Toledon. La 1-a de septembro de 1521 komencis bombardado. La 25-a de oktobro de 1521 oni subskribis pactraktaton favoran por la sieĝitaj, nome armisticio de la Sisla, laŭ kiu la komunumanoj lasis la Alkazaron, sed konservis kaj la armilojn kaj la kontrolon de la urbo. Tiu malstabileco ŝanĝis la 3-a de februaro de 1522 per nova insurekcio de la urbo, kiam María Pacheco kaj ties fideluloj konkeris la alkazaron kaj liberigis arestitajn komunumanojn. Tamen la insurekcio estis venkita venonttage fare de la reĝaj trupoj. Danke al kaŝkonsento de kelkaj samfamilianoj, kiuj anis en la reĝa flanko, María Pacheco sukcesis fuĝi maskita el la urbo kun infana filo kaj ekziliĝis en Portugalion.

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Esceptita en la ĝenerala pardono de 1-a de oktobro de 1522 kaj kondamnita je morto foreste en 1524, María pluvivis en Portugalio suferante malfacilaĵojn. Kvankam Johano la 3-a (Portugalio) ne akceptis la petojn de forpelo senditajn el la kastilia kortego, María vivtenis sin el karitato, de la arkiepiskopo de Braga unue, kaj de la episkopo de Porto, Pedro de Acosta, poste.

Spite la klopodoj de liaj fratoj, Luis Hurtado de Mendoza y Pacheco, markiso de Mondéjar, kaj Diego Hurtado de Mendoza (poeto kaj diplomata, ambasadoro de la imperiestro Karlo), María Pacheco ne akiris reĝan pardonon, kaj vivis en Porto (Portugalio) ĝis sia morto en marto de 1531. Ŝi estis entombigita en la katedralo de Porto, pro malakcepto de la imperiestro ke ŝiaj restoj estu translokigitaj en Villalar, por ripozi ĉe tiuj de ŝia edzo Johano de Padilla.

En popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Pro heroeca konduto ŝi estis konata de la popolo per kromnomoj de Leona de Castilla (kastilia leonino), Brava Hembra (kuraĝa ino), Centella de Fuego (fajrosparklo) kaj El último Comunero (la lasta komunumano).[3]

La vivo de María Pacheco kaj ŝia kuraĝa rezisto, laŭ la idealoj kaj interesoj de ŝia edzo, inspiris dramon triaktan de Francisco Villaespesa. Laŭ tiu dramo, Juan de Orduña filmis La Leona de Castilla en 1951 en kiu Amparo Rivelles ludis la rolulon de la heroino de Toledo. Tiu filmo estis le oka plej vidata en Hispanio dum la 1950-aj jaroj, kaj 63 tagoj sinsekve en kinejo.[4]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Martínez Gil, Fernando (2005). María Pacheco: la mujer valerosa, historia de doña María Pacheco, comunera de Castilla (1497-1531). Volumen 3 de Biografías Castilla-La Mancha. Almud / Centro de Estudios de Castilla-La Mancha, D.L. (Ciudad Real). ISBN 84-934140-1-8.
  • Martínez de Lezea, Toti (2007). La Comunera. Maeva. ISBN 84-96748-05-7.
  • Álvarez, Maria Teresa (2007). La Comunera de Castilla. La esfera de los libros. ISBN 84-9734-634-4.

Notoj[redakti | redakti fonton]