Marĉa fererco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marĉa fererco.

Marĉa erco el fero estas sedimenta ŝtono el feroksidoj kaj feraj hidroksidoj. Ĝi estas speco de malmola limonito.[1] Marĉa fererco estiĝas precipe en nordaj partoj de Eŭropo kaj Nordameriko, en formo de pli-malpli grandaj buloj aŭ tavoloj en malseka medio. Grajnoj grandas ĝis 0,1 milimetron. Koloro varias de flava al bruna aŭ ruĝecbruna ĝis preskaŭ nigra. Marĉa fero povas enhavi malnovajn plantopartojn aŭ argilon. Ĝis 70 procentoj povas konsisti el Fe²O³, pro kio ĝi en pasinteco estis uzata por produkti feron.[2][3] La malkovro tion fari el marĉa aŭ laga fero antaŭ ĉirkaŭ dumil jaroj ekigis la tiel nomatan ferepokon.[4]

Fontoj (svede)[redakti | redakti fonton]

  1. Carlquist, Gunnar, red (1937). Svensk uppslagsbok. Bd 18. Malmö: Svensk Uppslagsbok AB. p. 465-66
  2. Price, Monica; Walsh, Kevin (2005). Bergarter och mineral. Bonniers Naturguider. Tradukis Erik Jonsson. Stokholmo: Albert Bonniers Förlag. p. 35. ISBN 91-0-010458-2 Orginala titolo: Rocks and Minerals (Doring Kindersley Ltd).
  3. Liten Geologisk Encyklopedi -sid:42,43,51,70, eldonis: Sveriges lantbruksuniversitet Institutionen för mark och miljö. troveblas rete je: http://www.geonord.org/ugs/LitenGeologiskEncyklopedOkt2011Rev2.pdf Arkivigite je 2013-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Liten Geologisk Encyklopedi -sid:42,43,51,70, eldonis: Sveriges lantbruksuniversitet Institutionen för mark och miljö. troveblas rete je: http://www.geonord.org/ugs/LitenGeologiskEncyklopedOkt2011Rev2.pdf Arkivigite je 2013-10-12 per la retarkivo Wayback Machine