Marĉa taksodio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marĉa taksodio
Marĉaj taksodioj en suda Ilinojso
Marĉaj taksodioj
en suda Ilinojso
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Cipresacoj Cupressaceae
Genro: Taksodio Taxodium
Specio: T. distichum
Taxodium distichum
(L.) Rich.
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La marĉa taksodio (Taxodium distichum) estas decidua konifero kiu vegetas en saturitaj kaj sezone inunditaj grundoj de Sudorienta Usono kaj de la ebenaĵo de Meksika Golfo de Usono [1][2][3][4].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Foliaro.
Strobiloj de marĉa taksodio.

Ĝi estas granda arbo kiu atingas altecojn de 25–40 metroj (malofte 44 m) kaj havas trunkodiametron de 2–3 m, malofte ĝis 5 m. La arboŝelo estas griz-bruna al ruĝ-bruna, neprofunde vertikale sulkigata, kun fibra strukturo. La folioj estiĝas sur deciduaj branĉetoj kiuj estas spirale aranĝitaj sur la trunko, sed torditaj je la bazo por konstitui du horizontalajn vicojn, 1–2 cm longajn kaj 1–2 mm larĝajn; malsame de la plimultaj aliaj specioj en la familio de cipresacoj, ĝi estas decidua, dumvintre perdante siajn foliojn, tial angle ĝi nomiĝas bald cypress (kalva cipreso). La planto estas monoika. Masklaj kaj femalaj strobiloj maturiĝas en ĉirkaŭ 12 monatoj; ili estiĝas en burĝonoj kiuj malfru-aŭtune formiĝas. Polenado okazas fru-vintre. La strobiloj estas verdaj kaj globaj, maturiĝante estiĝas griz-brunaj, kaj havas 2-3 centimetrojn en la diametro. Ili estas kovrataj de 20 al 30 spirale aranĝitaj skvamoj, ĉiu el ili portanta unu aŭ du (malofte tri) da triangulaj semon. La strobiloj entenas po 20 al 40 semojn. La strobiloj disfalas kiam mature por liberigi la grandajn semojn. La semoj estas longaj je 5–10 mm, la plej longaj de iu ajn cipresaca specio. Ili produktiĝas ĉiun jaron, sed grandrikolte ĉiujn tri al kvin jarojn. La semidoj havas tri al naŭ (pliofte ses) kotiledonojn [1].

La precipaj trunkoj estas ĉirkaŭataj de speco de "genuaj radikoj", eble spir-radikoj [5].

La plej granda individua arbo, ĉe Williamsburg (Virginio), havas alton de 44,11 m, kaj la konate plej dika arbo, troviĝas en la Kat-insula Nacia Faŭno-Rifuĝejo (Cat Island National Wildlife Refuge) apud Baton Rouge, havas diametron je brustalto de 521 cm [3]. La plej maljuna ekzemplero, situanta en Bladen County (Norda Karolino), havas aĝon de pli ol 1 620 da jaroj, farante ĝin unu el la plej maljunaj vivantaj plantoj en orienta Nordameriko [6].

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La parenca lageta taksodio (Taxodium ascendens) estas pritraktata de iuj botanikistoj kiel diferencan specion[7], dum aliaj klasifas ĝin kiel nuran varion de marĉa taksodio [1][3], Taxodium distichum var. imbricatum (Nutt.) Croom. Ĝi diferencas per la pli mallongaj folioj sur rektstarantaj ŝosoj, kaj ekologie per esti limigita al malalt-nutraĵ-enhavantaj "nigr-akvaj" biotopoj. Kelkaj aŭtoroj ankaŭ pritraktas Taxodium mucronatum kiel varion de marĉa taksodio, T. distichum var. mexicanum Gordon, per tio konsiderante la genron kiel monotipan specion [8].

Vivejo[redakti | redakti fonton]

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Marĉa taksodio je la teksasa flanko de Kaddo-Lago.

La natura arealo etendiĝas ekde Delavara Golfeto sude de Florido kaj okcidente de orienta Teksaso kaj sudorienta Oklahomo, kaj ankaŭ landinterne river-supren de Misisipo kaj Ohio norde al suda Ilinojso kaj Indiano. Grandaj plantitaj ekzempleroj estas videblaj tiel fore norden kiel Picburgo. Marĉ-taksodiaj praarbaroj, kun iuj arboj pli maljunaj ol 1 700 jaroj, iam estis dominantaj la marĉojn en sudorienta Usono. La plej vastaj postrestantaj praarbareroj troviĝas en Marĉrifuĝejo Kokskru (Corkscrew Swamp Sanctuary), apud Naples (Florido), kaj en Arbaro Tri Fratinoj (Three Sisters tract) laŭlonge de Nigra Rivero (Black River, Norda Karolino). La kokskru-aj arboj havas aĝojn de proksimume 500 da jaroj kaj iuj alte superas pli ol 40 m. La nigra-riveraj arboj estis ekzpertizitaj en 1986 de dendrologiistoj de la Arkansasa Universitato; la plej maljunaj arboj datiĝas de 364 A. D.[9]. En la nordaj kaj pli landinternaj partoj de sia arealo ekde Delavaro kaj Marilando al Williamsburg (Virginio), ĝi grupe troviĝas en marĉoj kaj estas akompanata de foliarboj. En la sudaj partoj de sia arealo ekde ekstreme sudorienta Virginio, suden al Florido kaj okcidenten al Teksaso, marĉa taksodio povas esti trovata vegetante kun torĉpino kaj ĉiamverdaj kverkoj, kaj ĝi povas esti kovrata per Tillandsia usneoides (muskoj). Tiu povas esti observata en la ekstrem-norda parto de ĝia arealo, en Subŝtata Parko Unua Elŝipiĝejo (First Landing State Park), Virginia Beach (Virginio). Ekde orienta Norda Karolino tra Florido, marĉa taksodio povas esti akompanata en la arbaroj de Sabal minor (arekacoj. Ĝi hejmas en humidaj klimatoj kie la jara precipitaĵo varias inter ĉirkaŭ 760 mm (en Teksaso) kaj 1630 mm (laŭlonge de la Golfa marbordo). Kvankam ĝi plej bone vegetas en varmaj klimatoj, la natura norda limito ne estas kaŭzita de manko de malvarmo-toleremo, sed pro specifaj regenerado-postuloj; pli fore norde, la regenerado estas malebligita pro glacio-damaĝo al semidoj. Grandaj arboj kapablas toleri multe pli malaltajn temperaturojn kaj pli malaltajn humidecojn.

Grundoj kaj topografio[redakti | redakti fonton]

Marĉ-taksodia arboŝelo.

La plimulto de la marĉaj taksodioj vegetas en ebenaj aluviaj grundoj, kutime ĉe altitudoj de malpli ol 50 m, kvankam iuj arbareroj povas troviĝi altitude je 500 m en Teksaso. La marĉa taksodio precipe prosperas en ĉeriveraj malsekejoj kutime submetitaj al perioda inundado de silto-riĉaj 'brun-akvaj' riveroj, malsame kiel la parenca Taxodium ascendens, kiu vegetas en silto-malriĉaj 'nigr-akvaj' riveroj kaj lagetoj. Marĉa taksodio toleras iomete da saleco, sed ĝi ne vivas en marbordaj salaj aŭ saletaj akvoj.

Regenerado kaj junaĝa kreskado[redakti | redakti fonton]

La marĉa taksodio estas monoika. La masklaj kaj femalaj strobiloj maturiĝas en unu kreskad-sezono ekde burĝonoj formitaj dum la antaŭa jaro. La masklaj amentoj havas diametron de proksimume 2 mm kaj estiĝas en maldikaj, purpuraj, pendantaj grupoj kiuj havas longon de 7 al 13 cm kaj estas okulfrapaj dumvintre ĉe tiu falfolia konifero. La poleno estas liberigata en marto kaj aprilo. La femalaj strobiloj estas troveblaj unuopaj, duopaj aŭ triopaj. La globaj konusoj estiĝas ekde verdo al brun-purpuraj kiam ili maturiĝas de oktobro al decembro. La strobiloj havas diametron de 13 al 36 mm kaj ili konsistas el 9 al 15 kvar-flankaj skamoj kiuj disfalas neregule post matureco. Ĉiu skamo povas porti du neregulajn, triangulajn semojn kun dika, kerateca, verukeca kovraĵo kaj elstarantaj flanĝoj [10][11][12][4][13]. Po 16 al 34 semoj troviĝas en strobilo. Po ĉirkaŭ 5600 al 18 430 da purigitaj semoj enhavas kilogramo [4][11][12][13].

Semo-produktado kaj dissemado[redakti | redakti fonton]

Iuj semoj estas produktataj ĉiun jaron, kaj abundaj semorikoltoj okazas je intervaloj de tri al kvin jaroj [13]. Kiam mature, la strobiloj kun siaj strobiloskvamoj, la rezino-kovrataj semoj alfiksitaj al ili, aŭ kelkfoje tutaj strobiloj falas en la akvon aŭ sur la grundon [14]. Tiu defalo de maturaj semoj ofte estas rapidigita de sciuroj, kiuj manĝas marĉ-taksodiajn semojn, sed kutime faligas plurajn skvamojn kun sendifektaj semoj ankoraŭ alfiksataj al ĉiu strobilo kiun ili prenas [15] . La inundantaj akvoj dissemas la skvamojn aŭ strobilojn laŭlonge de la riveroj kaj plejofte estas la plej gravaj manieroj de dissemado [12].

Ĝermoplanta disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

La ĝermado estas supergrunda [13]. En marĉaj cirkonstancoj, la ĝermado okazas sur sfagnoj aŭ sur ŝlima sembedo. La semoj ne ĝermas sub akvo, sed iuj subakve restas viveblaj dum 30 monatoj. Aliflanke, semoj ĝenerale ne ĝermas en nesufiĉe humidaj grundoj kaŭze de la manko de supergrunda akvo. Do, grundo akve saturita sed ne inundita dum periodo de unu al tri monatoj post semado, estas bezonata por ĝermado [12]. Post ĝermado, la arbidoj devas kreski sufiĉe rapide por teni almenaŭ parton de siaj kronoj super la inundanta akvo dum plimulto de la kreskadsezono [16][17][18]. Marĉ-taksodiaj arbidoj povas toleri partan ombradon, sed bezonas plenan lumon por bona kreskado [19]. Arbidoj en marĉoj ofte atingas altecojn de 20 al 75 cm dum sia unua jaro[20]. La kreskado estas haltigita kiam arbido estas komplete inondata, kaj longdaŭra inundo mortigas la arbidon [12].

En arbidejoj, taksodiaj semoj montras ŝajne internan ĝermadopaŭzon [21] kiun oni povas haltigi per variaj pritraktadoj, kutime inkludantaj malvarman stratifikadon [22] aŭ inundigon en akvo dum 60 tagoj.

Vegetativa reproduktado[redakti | redakti fonton]

La marĉa taksodio estas unu el la malmultaj koniferaj specioj kiuj prezentas ŝosojn post hakado de la arboj. Bone kreskantaj ŝosoj ĝenerale estas produktataj ekde trunkostumpoj de junaj arboj, sed arboj de 60 jaroj ankaŭ permesas kopsadon se la arboj estas hakataj aŭtune aŭ vintre.

Tamen, postvivo de tiuj ŝosoj ofte estas malbona kaj tiuj kiuj postvivas ofte havas malbonan formon kaj ne produktas altkvalitan seglignon. Stumpoj de arboj de pli ol 200 jaroj ankaŭ produktas ŝosojn, sed tiuj ĉi ne estas fortikaj kaj estas pli submetitaj al ŝtormofaligado kiam la stumpo putriĝas. Laŭ la sola konata raporto pri la ekradikado de marĉ-taksodiaj ŝtikaĵoj, tiuj ĉi el arboj de kvin jaroj pli bone ekradikiĝas ol tiuj de pli maljunaj arboj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Vintra marĉa taksodio, montranta "genuojn" kaj (brunan) altan inundonivelon, Rivero Lynches, Johnsonville, Suda Karolino.
La marĉa taksodio en Atĉafalaja-Baseno, Luiziano.
Marĉ-taksodiaj "genuoj" en akvaj plantoj (Lemnoideae).

La semoj restas viveblaj dum malpli ol unu jaro, kaj estas dissemataj laŭ du manieroj. Unu estas perakva; la semoj flosas ĝis la fino de la inundo aŭ ĝis postrestado de la strobilo riverborde. La dua estas persciura.

La natura regenerado ne estas ebla en lokoj kiuj estas ĉiam inundataj dum la kreskado-sezono. Kvankam fortikaj junaj kaj kopsaj arboj povas produkti viveblan semon, la plimulto de la ekzempleroj ne produktas semon se ili ne aĝas almenaŭ ĉirkaŭ 30 jarojn.

En favoraj cirkonstancoj, marĉa taksodio rapide kreskas dum la junaĝo, malrapide dum la matureco. Iuj arboj estis mezurataj kiuj estis atingitaj 3 m da alteco en 5 jaroj, 21 m en 41 jaroj, kaj 36 m en 96 jaroj; la altokreskado grandparte haltiĝas je la aĝo de 200 jaroj. Iuj individuoj povas vivi pli ol 1 000 jarojn. La determinado de la aĝo de maljuna arbo povas esti malfacila kaŭze de ripete neekzistantaj aŭ de pseŭdaj jarringoj de la trunko originaj de variaj kaj malfavoraj kreskad-medioj.

Marĉ-taksodiaj arboj kiuj vegetas en marĉoj havas specialajn organojn, "taksodiajn genuojn". Tiuj ĉi estas lignaj elstaraĵoj ekde la radikosistemo super la akvo aŭ super la grundo. Iam oni estis supozanta ke ilia funkcio estus la provizado per oksigeno por la radikoj, kiuj vegetas en akvoj kun malmulte da solvinta oksigeno, tipe por marĉoj. Tamen, pruvoj por tio ne ekzistas; fakte, la oksigeno-enhavo de racinoj, kies genuoj estas forigataj, ne malpliiĝas kaj la arboj daŭre prosperas. Aliaj pli verŝajnaj funkcioj estas struktura subteno kaj stabiligo. Marĉ-taksodiaj arboj vegetantaj en ofte inunditaj terenoj emas formi ŝvelint-radikajn bazojn, sed arboj kiuj vivas en pli sekaj lokoj povas malhavi tiun karakterizaĵon. Ŝvelint-radikaj bazoj kaj fortika interteksita radikosistemo permesas ilin rezisti tre fortajn ventojn; eĉ uraganoj malofte kapablas elradikigi ilin [23].

Multaj damaĝantoj atakas la marcan taksodion. La precipa planta malsano (iukaze mortiga) estas la fungo Stereum taxodii, kiu kaŭzas brunan kavaĵan putriĝon, konatan kiel "peĉan cipreson" (angle pecky cypress). Ĝi difektas la duramenon de vivantaj arboj, kutime ekde la krono suben al la radikoj. Kelkaj aliaj fungoj atakas la alburnon de la arbo, sed kutime ili ne kaŭzas gravan damaĝon. Insektoj kiaj Systena marginalis kaj Archips goyerana (parenca de Archips argyrospila – damaĝanto de fruktoarboj) povas grave damaĝi la arbojn per neniigado de folioj, strobiloj aŭ arboŝelo. Kojpoj ankaŭ senŝeligas kaj elradidikigas marĉ-taksodiajn arbidojn, kelkfoje mortigante tutan plantejon en malmulte da tempo [23].

Kultivado kaj uzado[redakti | redakti fonton]

Marĉ-taksodia ligno.

Tiu specio estas populara ornama arbo, kreskigata por sia maldensa, plumeca foliaro kaj oranĝkolore-bruna all malbrila aŭtuna koloro. Kultivite, ĝi prosperas en larĝa gamo de grundoj, inkluzive de bone-drenataj ejoj kie ĝi ne nature vegetus kaŭze de la nekapablo de la junaj arbidoj konkuri kun alia vegetaĵaro. Kultivado estas sukcesa malproksime en la nordo de ĝia natura arealo, norde ĝis suda Kanado. Ĝi ankaŭ komune estas plantita en Eŭropo, Azio kaj aliloke ĉe mezvarmaj al subtropikaj klimatoj. Ĝi postulas, tamen, varmajn somerojn por bona kreskado; kiam plantita en areoj kun malvarmetaj someroj (oceanaj klimatoj), la kreskado estas sufiĉa sed tre malrapida (iuj arboj en nordorienta Anglujo estas atingitaj nur 4–5 m en ĉirkaŭ 50 jaroj)[24], kaj strobiloj ne estas produktataj.

Tiu specio [25] kaj sia kulturvario T. distichum var. imbricarium 'Nutans' (kapjesanta marĉa taksodio) estas gajnintaj la Premion de Ĝardena Merito de la Reĝa Hortikultura Societo.

La marĉa taksodio estas notinda por sia alta merkata produktadpovo. En praarbaroj, lignoprovizoj [26] de 112 al 196 m³/ha estis komunaj, kaj iuj arbareroj estas povintaj superi 1000 m³/ha. La koncernaj marĉoj estas iuj el la plej produktadpovaj ekosistemoj en la mondo.

La senodora ligno de marĉa taksodio, tre simila al tiu de Cupressus spp., estas ekde longa tempo aprezata por sia akvo-rezistemo, kaj tial nomata "eterna ligno" (wood eternal). Ankoraŭ uzebla prahistoria ligno ofte estas trovata en marĉoj tiom malproksime norde kiom Nova-Ĵerzejo, kaj okaze tiom malproksime kiom Nova-Anglujo, kvankam ĝi estas pli komuna en la sudoriento. La iomete-mineraligita ligno estas minade ekstraktita el iuj marĉoj en la sudoriento, kaj estas alte aprezita por specialaj uzadoj kiaj lignoskulptaĵoj. "Peĉa cipreso", kaŭzita de la fungo Stereum taxodii estas uzata por ornama muropanelado.

La marĉa taksodio estis indikata kiel oficialan subŝtato-arbon de Luiziano en 1963 [27]. De iuj ĝi estas konsiderata simbolon de la sudaj marĉoj.

Marĉaj taksodioj povas esti uzataj por lignaj tegoloj. Joshua Brown, teksasa pioniro, la unua setlanto en Kerrville, estis gajnanta la porvivon per la produktado de lignaj tegoloj el marĉaj taksodioj vegetantaj laŭlonge de Rivero Guadalupe en la Regiono Texas Hill [28].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 angle Farjon, A. 2005 : Monograph of Cupressaceae and Sciadopitys. Royal Botanic Gardens, Kew. ISBN 1-84246-068-4
  2. angle Marĉa taksodio (Flora of North America)
  3. 3,0 3,1 3,2 angle Marĉa taksodio (Gymnosperm database)
  4. 4,0 4,1 4,2 angle Marĉa taksodio (Sivics manual) Arkivigite je 2013-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
  5. esperante Lexicon Silvestre, II, nocio 1171
  6. angle Maljunaj ekzempleroj de marĉa taksodio.
  7. angle USDA Plants Profiles: Taxodium distichum, Taxodium ascendens
  8. Flora of North America: Taxodium
  9. angle Paul Ferguson (2008). Searching for Methuselah (PDF), p. 1–3. Pocosin Press. Arkivita el la originalo je 2012-03-23. Alirita 2011-04-21.
  10. angle Faulkner, Stephen P. 1982. Genetic variation of cones, seed and nursery-grown seedlings of baldcypress [Taxodium distichum (L.) Rich.] provenances. M.S. Thesis, Louisiana State University, Baton Rouge. 71 p.
  11. 11,0 11,1 angle Radford, Albert E., Harry E. Ahles, and C. Ritchie Bell. 1968. Manual of the vascular flora of the Carolinas. University of North Carolina Press, Chapel Hill. 1183 p.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 angle U.S. Department of Agriculture, Forest Service. 1965. Silvics of forest trees of the United States. H. A. Fowells, comp. U.S. Department of Agriculture, Agriculture Handbook 271. Washington, DC. 762 p.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 angle U.S. Department of Agriculture, Forest Service. 1974. Seeds of woody plants in the United States. C. S. Schopmeyer, tech. coord. U.S. Department of Agriculture, Agriculture Handbook 450. Washington, DC. 883 p.
  14. angle Stubbs, Jack. 1983. Personal communication. USDA Forest Service, Southeastern Forest Experiment Station, Clemson, SC
  15. angle Brunswig, Norman L. 1983. Personal communication. National Audubon Society, Francis Beidler Forest, Harleyville, SC.
  16. angle Conner, William H, 1988, Natural and artificial regeneration of baldcypress [Taxodium distichum (L.) Rich.] in the Barataria and Lake Verret basins of Louisiana. Ph.D. Dissertation, Louisiana State University, Baton Rouge. 148 p.
  17. angle Conner, William H., and John R. Toliver. 1987. Vexar seedling protectors did not reduce nutria damage to planted baldcypress seedlings. USDA Forest Service, Tree Planter's Notes 38(3):26-29.
  18. angle Conner, William H., John R. Toliver, and Fred H. Sklar. 1986. Natural regeneration of baldcypress [Taxodium distichum (L.) Rich.] in a Louisiana swamp. Forest Ecology and Management 14:305-317.
  19. angle Williston, H. L., F. W. Shropshire, and W. E. Balmer. 1980. Cypress management: a forgotten opportunity. USDA Forest Service, Southeastern Area State and Private Forestry, Forestry Report SA-FR-8. Atlanta, GA. 8 p.
  20. angle Bull, H. 1949. Cypress planting in southern Louisiana. Southern Lumberman 179(2249):227-230.
  21. esperante Lexicon Silvestre II, nocio 1218, p. 10
  22. esperante Lexicon Silvestre IV, nocio 6427 – Lexicon Silvestre Prima Pars eldono 2009, p. 111
  23. 23,0 23,1 angle U.S. Forest Service Silvics Manual: Taxodium distichum Arkivigite je 2013-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
  24. angle Tree Register of the British Isles
  25. http://apps.rhs.org.uk/plantselector/plant?plantid=1909[rompita ligilo]
  26. Lexicon Silvestre nocio 0996
  27. Calhoun, Milburn. (2006-05-31) Louisiana Almanac, 2006-2007, 17‑a eldono, Pelican Publishing. ISBN 978-1-58980-307-7.
  28. angle Historical marker, Texas Historical Commission, Kerrville, Texas, 1971

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]