Marĉo Karoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serpento en Marĉo Karoni

Marĉo Karoni (en angla origine Caroni Swamp) estas la plej granda mangrova humidejo de Trinidado kaj Tobago. Ĝi estas situanta ĉe la okcidenta marbordo de Trinidado, sude de Portospeno kaj nordokcidente de Chaguanas, kie la rivero Caroni alfluas al la Golfo de Paria.

Marĉo Karoni estas grava turista allogaĵo kiu havigas gravan habitaton por la Skarlata ibiso (Eudocimus ruber), nacia birdo de Trinidado kaj unu el la du naciaj birdoj de Trinidado kaj Tobago.

Boatoj ariĝantaj ĉe la Marĉo Karoni por rigardi la vesperan ripozadon de la Skarlata ibiso.