Marŝado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Montara marŝado
Marŝado en Argentino

Marŝadopiediradopaŝado estas sporto aŭ libertempa okupado, kiu konsistas je piedirada promeno en la naturo.

Marŝadon oni praktikas aŭ nur kiel celo por fortigi la korpon aŭ trankviligi la menson, sed ankaŭ, ĉefe iam, por specifaj celoj kiel esplorado, laborserĉado, fuĝado aŭ komercado. Oni nomas tiun formon de marŝo ankaŭ migrado.

En la eŭropaj Alpoj marŝado estas centra ero de la somera turismo, sed ne nur ligita al montoj. Ĉiuj pejzaĝe belaj regionoj en Eŭropoj proponas prilaboritajn kaj markitajn marŝadpadojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua historie dokumentita "sencela" marŝanto estis la italo Francesco Petrarca, kiu en 1336 grimpis kun sia frato sur la monton Ventoux (1.900 m). Tra multaj jarcentoj post li, nur malmultaj tiaj marŝadoj estas dokumentitaj. Nur dum la klerismo, ĉefe pro la poezio La Alpoj (1729) de Albrecht von Haller kaj Julie aŭ la nova Eloizo (1761) de Jean-Jacques Rousseau estiĝis nova entuziasmo pri naturo ĉe la burĝoj.

Variantoj[redakti | redakti fonton]

Nudpieda marŝado[redakti | redakti fonton]

La Deutsche Wanderjugend, germana asocio de junaj marŝantoj, substrekas la sanigan efikon de nudpieda marŝado. Multaj nudpiedparkoj en Germanio, Aŭstrio kaj Svisio ebligas unuajn spertojn pri tia marŝado en la sekuro de flegita tereno. Ankaŭ marbordaj marŝadoj sur sablo aŭ ŝlimo estas idealaj por nudpieda marŝado.

Kleriga marŝado[redakti | redakti fonton]

Nuntempe okazas pli kaj pli da marŝado klerigcele. Instrupadoj kun informtabuloj anstataŭas gvidanton kiel scitransdonanto kaj ebligas memlernadon uzante propran rapidecon. Ekzistas ankaŭ planedpadoj, kiuj reprezentas la sunsistemon kaj prezentas rilatajn informojn.

Nokta marŝado[redakti | redakti fonton]

Noktaj marŝadoj okazas ĉefe dum malhelo. Kialoj povas esti religiaj, ekz. la suprenirado al Sri Pada en Srilanko, aŭ simple teknikaj, ekz. la fingrimpado de la Kilimanĝaro por alveni dum sunleviĝo. Dum klasaj ekskursoj aŭ ferirestadoj junuloj partoprenas noktajn promenadojn, kie oni ekz. rakontas timigajn rakontojn, kies rolo estas kutime pli grava ol tiu de la marŝado.

Norda marŝado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Bastonmarŝado.

Bastonmarŝado aŭ norda marŝado (laŭ la angla Nordic Walking) devenas el Finnlando. Dum tia marŝado oni uzas du bastonojn. La celo ofte estas kuna marŝado, sed ankaŭ la trejniga efiko gravas. Pli kaj pli ofte oni renkontas marŝantojn kun bastonoj.

Spirita aŭ medita marŝado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Pilgrimado.

La tradicio de plurtaga aŭ eĉ plursemajna marŝado cele al serĉo de Dio au de vivosenco devenas de la tradicio de migrantaj monaĥoj. Celo de tiaj marŝadoj estas ofte specialaj lokoj, kiel forlasitaj pejzaĝoj, sed ankaŭ pilgrimejoj, kiel ekz. Santiago de Compostela).

Popola marŝado[redakti | redakti fonton]

Popola marŝado estas organizata kutime laŭ diverslongaj marŝvojoj, kie oni povas marŝi aŭ sola, aŭ en grupo. Sur la vojo ekzistas kutime kontrolejoj aŭ ripozejoj, kie disponeblas manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, tiel ke ne necesas kunporti pezan dorsosakon.

Senpakaĵa marŝado[redakti | redakti fonton]

Multaj turismaj agentejoj proponas plurtagajn vojaĝojn, dum kiuj la pakaĵoj de la marŝantoj estas transportata de unu hotelo al la sekva. Ofte temas pri rondforma vojo ene de regiono, kiel ekz. la Nigra Arbaro, Aŭstrio, ktp. Eblas ankaŭ memstare organizi tian marŝadon, petante la hotelistojn, ĉu ili zorgos pri la pakaĵtransporto.

Montara marŝado[redakti | redakti fonton]

Marŝadpadoj ĉirkaŭ Damüls, Aŭstrio

Marŝado en montara tereno estas nomata montara marŝado, kvankam la limoj inter marŝado, montara marŝado kaj grimpado ne estas klare difinitaj. Dum montara marŝado povas okazi pasado de montpasejo kaj tranokto en ŝirmkabano.

Montara marŝado estas ne sendanĝera hobio. En Aŭstrio mortis en la jaro 2005, 416 homoj dum akcidentoj en la Alpoj, kompare al 764 pro trafiko. En Tirolo temis pri 179 mortigaj akcidentoj montaraj, kontraŭ 57 trafikaj. En Aŭstrio la plej multaj mortigaj akcidentoj okazis dum montara marŝado (130), sekvis grimpado (36) kaj altmontara grimpado (29). Laŭ svisa esploro ĉiu 7.143-a marŝadhoro okazas akcidento. El vidpunkto de la risko, nur naĝado estas pli sekura hobio, vintraj sportoj havas 7,5-oble pli altan riskon, futbalo 18-oble pli altan. Montaraj akcidentoj okazas je 64% pro stumblo, falo, glito aŭ falego, je 21% pro lacego kaj troigo, la ceteraj 15% pro fulmo, varmego, malvarmego aŭ lavangoj.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Stevenson kaj lia azeno.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Knut Waldau, Helmut Betz: Berge sind stille Meister. 2. Auflage. Kösel, München 2003, ISBN 3466366259.
  • Boje Maaßen: geht los. Baltica-Verlag, Flensburg 2006, ISBN 3-934097-25-1
  • Manuel Andrack: Du musst wandern. Ohne Stock und Hut im deutschen Mittelgebirge. Verlag Kiepenheuer & Witsch, Köln 2005, ISBN 3-462-03488-X, und Wandern. Das deutsche Mittelgebirge für Amateure und Profis. 2006, ISBN 3-462-03745-5
  • Le guide pratique du randonneur, édité par la FFRP (Fédération française de randonnée pédestre), juillet 1998, ISBN 2-85-699-720-1
  • Jean-Marc Lamony, S'orienter – Carte, boussole, G.P.S., collection les guides IGN, Libris éditeur, 2002, ISBN 2-907781-27-8
  • Robert Louis Stevenson, Voyage avec un âne dans les Cévennes

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ „Alpen tödlicher als Straßenverkehr“ (Alpoj pli mortigaj ol trafiko), Medical Tribune, 12-a de januaro 2007, p. 12

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]