Marŝado el Selma al Montgomery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Polico atendas la marŝantojn ĉe la ponto Edmund Pettus dum la Sanga dimanĉo, 7a de Marto, 1965.

La Marŝado el Selma ĝis Montgomery, ankaŭ konata kiel Sanga dimanĉo kaj la du marŝoj kiuj tion sekvis, estis marŝoj kaj protestoj okazintaj en 7-an de marto 1965 kiuj markis la politikan kaj emocian kulminon de la usona civitanrajta movado. Ĉiuj tri estis provoj marŝi dum 45 mejloj de Selma ĝis Montgomery kie la Alabama kapitolo situas. La marŝoj kreskis el la porvoĉdonrajta movado en Selma, lanĉita fare de lokaj afrik-usonanoj kiuj formis la Dallas County Voters League (DCVL). En 1963, la DCVL kaj aranĝantoj de la Student Nonviolent Coordinating Committee (SNCC) komencis balotantregistran laboron. Kiam blanka rezisto al nigra balotantregistrado pruvis nesubordiĝema, la DCVL petis la asistadon de Martin Luther King kaj la Southern Christian Leadership Conference (Sudkristana Gvidkonferenco), kiuj alportis multajn elstarajn civitanrajtojn kaj civitajn gvidantojn por apogi voĉdonrajtojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]