Hispania mararmeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mar-Armeo de Hispanio)
Hispania mararmeo
emblemo
flago
mararmeo
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Cuartel General de la Armada
Posedatoj Archivo General de la Marina Álvaro de Bazán • Giralda • Museo Naval de Ferrol vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Blazono de la de Mar-Armeo de Hispanio

La Mar-Armeo de Hispanio estas la mara branĉo de la Armeo de Hispanio. Estas unu de la mararmeoj aktivaj plej antikvaj de la mondo. Ties komenco datas de la lastaj jaroj de la 15a jarcento kaj unuaj de la 16a jarcento, kiam la grandaj regnoj hispanaj nome Kastilio kaj Aragono unuiĝis dum la regado de la Katolikaj Gereĝoj. La Mar-Armeo de Hispanio ludis gravan rolon en la Historio de Hispanio, ĉefe je la strategaj kaj defendaj aferoj dum la epoko de la Hispana Imperio. Inter la atingoj de la Mar-Armeo de Hispanio estas la Malkovro de Ameriko, la unua ĉirkaŭnavigado fare de Juan Sebastián Elcano kaj la malkovro de la marvojo inter Azio kaj Ameriko fare de Andrés de Urdaneta. La Mar-Armeo de Hispanio estis la plej pova de la mondo el la 16a jarcento al mezo aŭ fino de la 17a jarcento kaj dum la 19a jarcento ankoraŭ estis grava, sed en 1898 suferis teruran malvenkon kontraŭ la nova mararmeo de la nova ŝtato de Usono, kio markis la dekadencon historie.

Ties ĉefaj aktualaj bazoj estas en Rota, Ferrol, San Fernando, Cartagena kaj Las Palmas de Gran Canaria.

Aktuale ĝi enhavas ĉirkaŭ 25.000 homojn, inklude civilulojn.