Mara Salvatrucha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Membro de Mara Salvatrucha kun tatuitaj nomoj

Mara Salvatrucha (ankaŭ MS-13, MS aŭ nur Mara) estas nocio, kolekta nomo por multaj krimaj bandoj, kiuj agadas en norda kaj meza Ameriko. Iliaj membroj venas el latina ameriko, ilia originala lando estas Salvadoro. Mara Salvatrucha estas tre agresema kaj perfortema el inter la krimbandoj. Ilia membronombro estas kalkulita je 50.000 ĝis 100.000.

La fondiĝo de Mara Salvatrucha (MS-13) okazis komence de la 1980-aj jaroj en Seoul International Park, ludejo en Los Angeles, kiu situas ĉe angulo de San Marino kaj Irolo Street. Ĝin fondis infanoj kaj junuloj por protekti la sammembranojn kontraŭ la rivalaj bandoj. Post sukceso de tiu protekta agado, la bando disvastigis sian agadon al pli perfortaj, punendaj agadoj, kiel drog-disvastigo, prirabo, ŝtelo, devigo, homkomerco, kontraŭleĝa enmigrado, monlavado, murdo, prostituinigo, mistraktado, kontraŭleĝa komercado, pagigo por protekto, homforkapto, armil-komercado.

Rivalaj bandoj al ĝi estas Beltrán-Leyva Cartel, Juarez Cartel, Los Negros, Los Zetas, Sombra Negra, Tijuana Cartel, 18th Street Gang.