Mara kaŭkeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mara kaŭkeno
Mara kaŭkeno, masklo
Mara kaŭkeno, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Chloephaga
Specio: Ch. hybrida
Chloephaga hybrida
(Molina, 1782)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • C. h. hybrida (Molina, 1782)
  • C. h. malvinarum (Phillips, 1916)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mara kaŭkeno (hispane: CarancaCauquén Marino), Chloephaga hybrida, estas birdospecio membro de la familio de Anasedoj kiu enhavas la anasojn, anserojn kaj cignojn, kiel membro ankaŭ de la genro de kaŭkenoj de Sudameriko. Ĝi estas en la tadorna subfamilio de Tadornenoj.

Ĝi povas troviĝi en sudaj partoj de Sudameriko; nome en Patagonio, Fuegio, kaj Falklandoj.

Habitato[redakti | redakti fonton]

La Maraj kaŭkenoj loĝas en areoj de suda Ĉilio kaj Argentino, ĉefe, kiel menciita en Patagonio, Fuegio, kaj la insularo de Malvinoj. Ili loĝas ĉefe ĉe rokaj marbordoj ĉe siaj manĝoresursoj: de tia habitato devenas la komuna nomo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ino

Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo. Fakte ambaŭ seksoj ege kontrastas ĉar maskloj estas tre blankaj, dum la inoj estas tre malhelbrunaj. Tiele tiu specio estas iom simila al la parenca samgenra Magelana kaŭkeno, sed pli radikale kaj sen strieco ĉemaskle, dum pli markate strieca ĉeine. Maskloj pli precize estas tutblankaj, kun nigra beko kaj flavaj kruroj. La inoj estas tre malhelbrunaj, kun horizontalaj grizaj linioj kiuj formas markatan striecon el kolo al suba ventro, blankan subvoston kaj flavajn krurojn [1][2](malkiel ĉe parencaj Anda kaŭkeno kaj Magelana kaŭkeno, ĉe kiuj ambaŭ seksoj montras malsamajn kolorjon ĉekrure).

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Maraj kaŭkenoj ĝenerale havas ovarojn de 2-7 ovoj. Ili preferas kaŝi siajn ovojn inter alta herbo. kovado daŭras ĉirkaŭ unu monaton.

Estas ĉirkaŭ 15,000 reproduktantaj paroj.[2]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Maraj kaŭkenoj rimarkindas ĉar manĝas nur algojn kaj migras laŭlonge de marbordoj de Sudameriko por trovi algojn nomitajn angle “kelp”, de kio devenas la angla nomo 'kelp geese'.

Alia[redakti | redakti fonton]

En Falklandoj kaj Argentino estas poŝtmarkoj pri Maraj kaŭkenoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Birds of the Falkland Islands: Kelp Goose. Alirita 2007-05-09.
  2. 2,0 2,1 Kelp Goose. Arkivita el la originalo je 2007-05-03. Alirita 2007-05-09.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]