Mara mino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mara minomarmino estas eksplodaĵo, kiun oni uzas en akvo kontraŭ ŝipoj kaj submarŝipoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La inventado de la mara mino servis detruon de la malamikaj militŝipoj. Ĝi servis por defendado, sed ne donis superecon pri la malamiko.

Antaŭuloj de la mara mino estis la brulŝipoj, kiuj estis direktitaj al malamika floto, por bruligi la lignajn ŝipojn. La unua eksplodaĵo, kiu estis subakva alportita al la celo, estis konstruita fare de David Bushnell en 1776 dum la usona sendependiĝa milito. Ĝi havis ekbruligilon kaj estis fiksita je la malamika ŝipo per hoko.

El tiuspecaj subakvaj eksplodaĵoj evoluis en la 19-a jc. du specoj de la marmilitaj armiloj: la fiksa mara mino kaj la movebla torpedo.

La usona Samuel Colt evoluigis en 1842 funkciantan elektran dis-sparkitan minon, sed la projekto estis haltigita. La germana inĝeniero Ernst Werner von Siemens, frato de la konata inventisto kaj industriisto Werner von Siemens, konstruis en 1848 dum la Ŝlesvig-Holŝtejna milito (1848–1851) marminojn por defendi la havenojn de Kiel, kaj kiuj estis sparkitaj elektre de sur la bordo. Ankaŭ dum la usona enlanda milito uzis oni subakvajn eksplodaĵojn.

Spite al ĉiuj evoluigoj, la minoj ne havis gravan rolon en la marmilitoj de la 19-a jc.. Oni uzis grandnombre minojn nur en la unua mondmilito, kiuj grave limigis movkapablojn de la la maraj fortoj. Ankaŭ dum la malvarma milito havis la marminoj gravan rolon. Post finiĝo de la malvarma milito, la minuzo sengraviĝis en planoj de la mararmeoj.

Minaj tipoj[redakti | redakti fonton]

laŭ lokumo

  • margrundaj minoj
  • ankraj minoj

laŭ eksplodo

  • tuŝminoj
  • dist-sparkitaj minoj

Tiuj minoj toleras akvoprofundon de maks 60 m.

Ankraj minoj[redakti | redakti fonton]

ankra mino en transporta pozicio

Ankra mino konsistas el mina ĉaro aŭ ankro, kiu sinkas, kuŝas sur maran grundon kaj tenas la minan barelon per drata ŝnuro al ŝveba pozicio sub léa marnivelo. La ankramino estas tuŝ-senta mino.

la ankra mino estas la plej malnova, malmultekosta tipo de la minoj. Ĝi estis unuafoje uzita en 1813 fare de Forts Hudson kaj Richmond. La minaj barlimoj konsistis senescepte el ankraj minoj dum la unua mondmilito. Ĝi estis ankaŭ uzata en la dua kaj malvarma milito, en regionaj konfliktoj.

Grundaj minoj[redakti | redakti fonton]

kaŝitaj grundaj minoj

Ĝi estis evoluigitaj kaj uzitaj dum la unua mondmilito. Ili kuŝas sur la margrundo kaj estas dist-sparkitaj. Ĝi efikas per estiĝo de gaso, ondegoj.

Mina sparkilo[redakti | redakti fonton]

La eksplodigo povas okazi per kemia kontakto, procezo, post fizika puŝo, tuŝo (tuŝminoj). Aliaj sparkiloj aktiviĝas je ŝanĝiĝo de la medio: magneta kampo, bruo, premo.

La unuaj margrundaj minoj regais nur je la magneta kampo, pli novaj je alia unu aŭ pluraj faktoroj. Kelkaj sparkiloj havas malfruigan efikon. La plej novaj havas diversajn sensilojn.

Specifaj minoj[redakti | redakti fonton]

  • ankra mino kun dist-sparkilo, kontraŭ submarŝipoj
  • ŝalteblaj minoj el la bordo, ĉe propraj havenoj, akvovojoj
  • ĉe marbordoj por malebligi malamikan surbordiĝon

Regularo de uzo de minoj[redakti | redakti fonton]

La uzon de marminoj reguligas la Traktato de Hago el 1907; pri ties aktivado, deaktivado, transporto, forigo.

Defendo[redakti | redakti fonton]

  • produkto de propra, neŭtraliga magneta kampo
  • serĉado per sonaro