Marpoluado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mara poluo)
Dum Marpoluado povas esti evidenta, kiel ĉe marrubo montrita tie, estas ofte la nevideblaj poluantoj kiuj kaŭzas plej damaĝon.

Marpoluado okazas kiam damaĝa, aŭ eventuala damaĝa efiko, povas rezulti el la eniro en la oceano de kemiaĵoj, industria, agrikultura aŭ rezideja rubo, bruo, aŭ el la etendo de invadaj organismoj. Plej fontoj de marpoluado estas entere bazataj, sed povas deveni ankaŭ el ŝipoj. La poluado ofte devenas el nepreciza fonto, kiaj el agrikultura fluo kaj vento kiu blovas rubaĵojn kaj polvon.

Multaj eventualaj toksaj kemiaĵoj algluiĝas al fajnaj eroj kiuj estas prenataj de planktono kaj bentosaj animaloj, plej el kiuj estas ĉu ujoj aŭ filtromanĝantoj. Tiele la toksaĵoj koncentriĝas ene de la oceanaj manĝoĉenoj. Multaj eroj kombiniĝas kemie sen oksigeno, kio kaŭzas ke estuaroj iĝas senoksigenaj.

Kiam pesticidoj estas aligitaj al la mara ekosistemo, ili tuj estas enmetitaj al la maraj manĝoretoj. Post tio, tiuj pesticidoj povas kaŭzi mutaciojn, same kiel malsanojn, kiuj povas esti damaĝaj al homoj same kiel al la tuta manĝoreto.

Venenaj metaloj povas ankaŭ esti enmetitaj en la maraj manĝoretoj. Tio povas kaŭzi ŝanĝojn en la hista materialo, biokemio, kutimaro, reproduktado, kaj forigo de kresko de la mara vivaro. Krome, multaj manĝokomponaĵoj havas altan enhavon de fiŝfaruno saŭ similaj fiŝdevenaĵoj. Tiele la maraj venenaĵoj povas esti transpasataj al teraj animaloj, kaj aperas poste en viando kaj laktaj produktoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Devenoj[redakti | redakti fonton]

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]