Marabuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marabuo
Marabuo
Marabuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Leptoptilos
Specio: L. crumeniferus
Leptoptilos crumeniferus
(Lesson, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Marabuo, Afrika marabuoMarabua cikonio, Leptoptilos crumeniferus, estas granda vadbirdo de la familio Cikoniedoj, kiu enhavas la cikoniojn. Ili reproduktiĝas en Afriko sude de Saharo, kaj loĝas kaj en humidaj kaj en aridaj habitatoj, ofte ĉe homaj setlejoj, ĉefe ĉe rubejoj. Ĝi estas foje nomata "Funebristo" pro sia formo el malantaŭe: mantelecaj flugiloj kaj dorso, maldikegaj blankaj kruroj, kaj foje granda blanka maso de "haro."

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Marabuo ĉe Serengeti, Tanzanio
Tiu kranio el Leptoptilos crumeniferus montras sian longan bekon.

Temas pri fortika birdo, el kiu grandaj specimenoj atingas alton de 152 cm kaj pezon de 9 kg.[1].

Enverguro de 3.7 m estis akceptata de Fisher kaj Peterson, kiu gamis la specion kiel havante la plej grandan enverguron inter vivantaj birdoj. Oni registris eĉ pli altajn mezurojn de ĝis 4.06 m, kvankam oni ne konfirmis mezurojn super 3.19 m. Oni lokigas ĝin ofte kun la plej etenda inter terbirdoj kun la Anda kondoro. Plej tipe, tiuj cikonioj mezuras 225–287 cm traflugile, kio estas ĉirkaŭ unu futon malpli ol la averaĝa enverguro de Anda kondoro kaj preskaŭ du futojn malpli ol la averaĝo de la plej grandaj albatrosoj kaj pelikanoj. Tipa pezo estas 4.5–8 kg, malkutime tiom malalte kiom ĝis 4 kg, kaj longo (el beko al vosto) estas 120 al 130 cm|. Inoj estas pli malgrandaj ol maskloj. Bekolongo povas gami el 26.4 al 35 cm.[2][3][4] Malkiel plej cikonioj, la tri specioj Leptoptilos flugas havante la kolon kuntirite kiel ardeo.

La marabuo estas nekonfuzebla pro sia grando, nuda (senplumaj) brunmakuleca rozkolora kapo kaj rozkolora kolo, nigra dorso, kaj blankaj subaj partoj. Ĝi havas grandan bekon, rozkoloran gorĝosakon, kolumon, kaj nigrajn krurojn kaj flugilojn. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli brunaj kaj havas pli malgrandan beko. Plena matureco estas atingita nur post kvar jaroj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Marabuo kaj vulturoj kadavromanĝaj en Masai Mara, Kenjo

Kiel plej cikonioj, la Marabuo estas gregema kaj kolonia reproduktulo. En la afrika seka sezono (kiam manĝo estas pli facile disponebla kiam la flakoj malpliiĝas) ili konstruas arban neston en kiu la ino demetas 2 aŭ 3 ovojn.

Ili similas al aliaj cikonioj je tio ke ĝi ne estas tre voĉena, sed dediĉas sin al pariĝaj memmontroj per bekofrapado. Ankaŭ la gorĝosakon oni uzas por fari variajn bruojn tiam.

Oni identigis nombrajn endoparazitojn en naturaj marabuoj kiaj nematodoj Cheilospirura, Echinura kaj Acuaria, krome la cestodo Amoebotaenia sphenoides kaj la trematodo Dicrocoelium hospes.[5]

Manĝokutimo[redakti | redakti fonton]

Marabuo en Suda Luangva NP, Zambio
Marabuo en Bestoĝardeno Al Ain ĉe Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

La marabuo estas ofta kadavromanĝanto, kaj la nudaj kapo kaj kolo estas adaptoj al tio, kiel ĉe la vulturoj kun kiuj la cikonioj ofte manĝas. Ambaŭkaze kapo kun plumoj iĝus rapide malpura el sango kaj aliaj substancoj kiam la birda kapo estas ene de granda kadavro, dum senpluma kapo estas pli facile purigebla.

Tiu granda kaj povega birdo manĝas ĉefe kadavraĵojn, rubaĵojn kaj fekaĵojn sed oportuneme manĝas preskaŭ ĉiun ajn animalan materialon kiun ĝi povas engluti. Ĝi eventuale manĝas aliajn birdojn inklude idojn de teksbirdoj, kolomboj, turtoj, pelikanoj kaj kormoranoj, kaj eĉ de flamengoj. Dum la reprodukta sezono, plenkreskuloj forgesas pri kadavraĵoj kaj prenas ĉefe malgrandajn, vivantajn predojn ĉar idoj bezonas tiun tipon de manĝo por survivi. Komuna predo tiam povas konsisti el fiŝoj, ranoj, insektoj, ovoj, malgrandaj mamuloj kaj reptilioj kiaj idoj de krokodilo kaj ties ovoj.[6] Kvankam ili manĝas putriĝintajn, fiodorajn kaj ŝajne nemanĝeblan manĝon, tiuj cikonioj povas foje lavi manĝerojn en akvo por forigi grunderojn.[7] Manĝe kadavraĵon, marabuoj ofte sekvas vulturojn, kiuj estas bone ekipitaj per hokoformaj bekoj por siri tra kadavraĵa viando, kaj povas atendi ĝis kiam vulturoj forlasas pecon, ŝtelas pecon de viando rekte el vulturo aŭ simple atendas ĝis kiam vulturoj finas.[6] Same kiel vulturoj, marabuoj plenumas gravan naturan funkcion per purigado de areoj danke al ties englutado de kadavraĵo kaj rubo. Pli kaj pli marabuoj iĝis dependaj el homa rubo kaj centoj de tiuj grandaj birdoj povas troviĝi ĉirkaŭ afrikaj rubejoj aŭ atendi oportunon en urbaj areoj. Marabuoj manĝantaj homan rubon estis vidataj vorante praktike preskaŭ ĉion kion ili povas engluti, inklude ŝuojn kaj pecojn de metalo. Marabuoj alkutimiĝintaj manĝi el homaj resursoj estis registritaj atakante kaze de malakcepto doni manĝon kaj eĉ mortigis geinfanojn kelkajn fojojn kaze de ĝenado.[6]

Homa uzado[redakti | redakti fonton]

Plumoj de Marabuoj estas ofte uzataj en ornamado de variaj vestaĵeroj kaj ĉapeloj, same kiel allogaĵoj ĉe fiŝkanoj.[8]

En populara kulturo[redakti | redakti fonton]

  • Marabuo, kanto de Mariza Koch kaj Nikos Kavvadias
  • ”Marabou Stork Nightmares” (marabuaj koŝmaroj), romano de Irvine Welsh

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] (2011
  2. Hancock, Kushlan & Kahl, Storks, Ibises, and Spoonbills of the World. Academic Press (1992), ISBN 978-0-12-322730-0
  3. Carwardine, Animal Records (Natural History Museum). Sterling (2008), ISBN 978-1-4027-5623-8
  4. Wood, Gerald. (1983) The Guinness Book of Animal Facts and Feats. ISBN 978-0-85112-235-9.
  5. Bwangamoi, O.; Dranzoa, C.; Ocaido, M.; Kamatei, G. S; (2003). “Gastro-intestinal helminths of marabou stork (Leptoptilos crumeniferus).”, African Journal of Ecology 41 (1), p. 111–113. 
  6. 6,0 6,1 6,2 Hancock & Kushan, Storks, Ibises and Spoonbills of the World. Princeton University Press (1992), ISBN 978-0-12-322730-0
  7. Seibt, U. kaj Wickler, W. (1978). “Marabou Storks Wash Dung Beetles”, Zeitschrift für Tierpsychologie 46, p. 324–327. doi:10.1111/j.1439-0310.1978.tb01453.x. 
  8. The Oxford Pocket Dictionary of Current English 2008 (Oxford University Press, 2008)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]