Maragloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Maragloj
Blankkapa maraglo(Haliaeetus leucocephalus)
Blankkapa maraglo
(Haliaeetus leucocephalus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Haliaeetus
Genroj de subdivizioj

Haliaeetus leucogaster
Haliaeetus sanfordi
Haliaeetus vocifer
Haliaeetus vociferoides
Haliaeetus leucoryphus
Haliaeetus albicilla
Haliaeetus leucocephalus
Haliaeetus pelagicus

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Maragloj estas ĉiuj rabobirdoj de la genro Haliaeetus[1] de la familio de Akcipitredoj.

Maragloj varias laŭ grando, el la Sanforda maraglo averaĝe 2–2.7 kg al la plej granda Granda maraglo kiu pezas 9 kg. Ĝis 6.9 kg peza la Blankvosta maraglo estas la plej granda aglo en Eŭropo. La Blankkapa maraglo povas pezi ĝis 6.3 kg, kio faras ĝin la plej granda aglo indiĝena de Nordameriko. La Blankventra maraglo povas pezi ĝis 3.4 kg. Ties dieto konsistas ĉefe el fiŝo kaj malgrandaj mamuloj.

Estas ok vivantaj specioj:

Ekzistas tri evidentaj paroj de specioj; nome la Blankvosta kaj la Blankkapa maragloj, la Sanforda kaj la Blankventra maragloj, kaj la Afrika kaj la Madagaskara maragloj. Ĉiuj el tiuj konsistas el blanka- kaj brunec-kapa specioj, kaj la vostoj estas tute blankaj en ĉiuj plenkreskuloj de Haliaeetus escepte ĉe la Sanforda, la Blankventra kaj la Blankstriovosta.

Haliaeetus estas eble unu el la plej malnovaj genroj de vivantaj birdoj. Dista maldekstra tarsometatarso (DPC 1652) malkovrita el kuŝejoj de frua Oligoceno de Provinco Fajum, Egiptio (Ĝebel Katrani, de antaŭ ĉ.33 mj) estas simila laŭ ĝenerala bildo kaj kelkaj detaloj al tiuj de moderna maraglo.[2] Tiu genro estis en meza Mioceno (12-16 mj) certe.[3]

Ties plej proksimaj parencoj estas la fiŝagloj de la genro Ichthyophaga, tre similaj al la tropikaj specioj de Haliaeetus. La rilatoj al aliaj genroj de la familio estas malpli klaraj; ili estis delonge konsiderataj plej proksimaj al la genro Milvus (milvoj) ol al la veraj agloj de la genro Aquila sur la bazo de ties morfologio kaj memmontra kutimaro,[4] plej ĵusa genetika informaro kongruas kun tio, sed sugestas ke ili rilatas ankaŭ al genro Buteo (buteoj), rilato kiu antaŭe ne estis konsiderata tiom proksima.

La origino de maragloj kaj fiŝagloj estas probable en la ĝenerala areo de la Golfo de Bengalo. Dum la Eoceno/Oligoceno, dum la Hindia subkontinento malrapide koliziis kun Eŭrazio, kie estis ampleksa etendo de neprofunda oceano; la komenca maragla diverĝo ŝajne rezultis ĉe la kvar tropikaj (kaj subtropikaj de la Suda Hemisfero) troviĝantaj ĉirkaŭ la Hindia Oceano nune. La rilatoj de la specio de Centra Azio nome Blankstriovosta maraglo al la aliaj taksonoj estas pli malklara; ĝi ŝajnas pli proksima al la tri specioj de Holarkto kiuj evoluis pli poste kaj povas esti frua posteularo de tiu norda etendiĝo; ĝi ne havas la fortikan flavan bekon de la nordaj formoj, kaj havas pli malhelan bekon kiel tiu de la tropikaj specioj.

La indico de molekula evoluo en Haliaeetus estas malrapida, kiel espereble en longvivaj birdoj kiuj bezonas jarojn por sukcese reproduktiĝi.

Primolekula studo de 2005 trovis, ke la genro estas parafiletika kaj enhavus la genron Ichthyophaga; la specioj diverĝus al moderklimata kaj tropika grupo.[2]

Retkameraoj[redakti | redakti fonton]

Nestoparoj kaj de Blankkapa maraglo kaj de Blankaventra maraglo estis foje kontrolitaj de retkameraoj.[5][6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologio: latina "maraglo", el la antikva greka [1] ἁλιάετος (haliaetos) aŭ ἁλιαίετος (haliaietos, poezia (ekz. ĉe Homero) varianto), "maraglo, fiŝaglo" (hali, "ĉemara" (dativo), + aetos, "aglo"). La du grekaj variantoj kuŝas malantaŭ la same ĝustaj latinigoj haliaetus (kiel ĉe Pandion haliaetus) kaj haliaeetus.
  2. Rasmussen, D., Tab, O., Storrs, L., & Simons, E. L. (1987). Fossil Birds from the Oligocene Jebel Qatrani Formation, Fayum Province, Egypt. Smithsonian Contributions to Paleobiology 62: 1-20. PDF plena teksto (arkivo granda 8.1 MB)
  3. Lambrecht, K. (1933). Handbuch der Palaeornithologie. Gebrüder Bornträger, Berlin.
  4. Brown, L. H, & Amadon, D. (1968). Eagles, Hawks and Falcons of the World. Country Life Books, Feltham.
  5. AFP. Eagle cam becomes net sensation. Sydney Morning Herald. Alirita 5 April 2011.
  6. EagleCam. Birds Australia website (8a Februaro 2011). Alirita 5a Aprilo 2011.
Fontoj
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj