Marakajbo
Marakajbo (hispanlingve Maracaibo) estas milionurbo, universitata urbo kaj ĉefurbo de la subŝtato Zulia en Venezuelo kaj la dua plej granda urbo de la lando. Ĝi havas ĉ. 3,95 milionojn da loĝantoj, kaj estas la centro de la plej grava ekonomia regiono.
Enhavo |
Loknomo [redakti]
La loknomo Maracaibo ŝajnas deveni el Maraca (serpento) + Iwo (loko) en la indiĝena arawaka lingvo. Aliaj diras ke ĝi povas deveni el Maracay (Akrobata tigro-kato) + Bo (piedo) en la indiĝena lingvo rilata al Tupi-Guarani.
Geografio [redakti]
Marakajbo troviĝas sur ebenaĵo en la nordokcidenta parto de la lando laŭ marbordo en golfo. Ĝi lokiĝas ĉe koordinatoj 10°34′N 71°44′U / 10.567°N, 71.733°UKoordinatoj: 10°34′N 71°44′U / 10.567°N, 71.733°U.
Historio [redakti]
Marakajbo estis fondita en la jaro 1529 fare de germano Ambrosio Alfinger, ĉe la okcidenta bordo de la samnoma lago. En 1699 Henry Morgan atakis Marakajbon. La urbo estas grava naftoproduktanto ekde 1914.
Trafiko [redakti]
Marakajbo havas internacian flughavenon kaj gravan havenon. En la urbo metroo, aŭtobusoj kaj etaŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. En 1962 ponto konstruiĝis 8.7 kilometrojn longa.
Klimato [redakti]
En Marakajbo la temperaturo estas konstante ĉirkaŭ 30 °C, sed rekorde oni mezuris 41 kaj 18 °C-ojn.
Ĝemelurboj [redakti]
Bremen, Germanio
Durban, Sud-Afriko
Honolulu, Usono
New Orleans, Usono
Ploieşti, Rumanio
San-Juano (Porto-Riko), Portoriko