Marakvariejo Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marakvariejo Ostrava estas akvariejo, kie oni ekspozicias marfiŝojn kaj aliajn speciojn de flaŭro kaj faŭno. Ĝi troviĝas proksime de urbocentro de Ostrava, proksime de placo de Masaryk, en Nigra herbejo sur vojlinio al Sileziaostrava burgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La akvariejon fondis pasia kolektanto de fiŝoj kaj ceteraj maranimaloj Oleg Cedivoda en la jaroj 1999-2000. Kaŭzo de la fondo estis, ke jam hejme li ne povis lokigi tiom da akvarioj. Tiu ĉi akvariejo estas la plej malnova privata publike alirebla kolektejo de sia speco en Ĉeĥio. Dank' al bona lokigo de la akvariejo ties viziteco kreskas.

Specialigo de la marakvario en Ostrava[redakti | redakti fonton]

La specialigo de la marakvario estas marflaŭro kaj marfaŭno. Kiel la unua organizaĵo en Ĉeĥio ili ĉi tie komencis kun bredado de ŝarko de ordo Carcharhinus. La marakvario en Ostrava estas tenanto de atesto por bredado de precipe danĝeraj animaloj. La tuta konstruado kaj trafiko de tiu ĉi instituto estas pagata eksplicite el privataj financoj (nenia subteno de ŝtato, regiono, urbo aŭ municipo). Al pluaj aktivecoj apartenas bredado kaj rebredado de animaloj endanĝerigitaj pro pereo.

Celoj de la marakvario en Ostrava[redakti | redakti fonton]

La celoj de la akvario estas proksimigi la fascinan mondon al infanoj, lernantoj kaj al vasta laika kaj faka publiko.

Animaloj[redakti | redakti fonton]

Krom la fiŝoj en la akvariejo estas bredataj ankaŭ aliaj specioj de animaloj.

Fiŝoj[redakti | redakti fonton]

Estas bredataj ĉi tie ekzemple la jenaj fiŝoj: rifa nigrangula ŝarko (Carcharhinus melanopterus), barakudo (Sphyeaena barracuda), Paracanthus hepatus, Canthigaster solandri, Ostracion cibicus, Ostracion meleagris, Rhinecanthus aculeatus, Odonus niger, Lo vulpinus, Amphiprion clarkii, Pomacanthus navarchus, Pomacanthus imperator, piranjoj kaj aliaj.

Testudoj[redakti | redakti fonton]

Chelydra serpentina, Macroclemys temminicki, Chelodina longicollis, Caretochelys insculpta

Krokodilo[redakti | redakti fonton]

Nila krokodilo (Crocodylus niloticus)

Simioj[redakti | redakti fonton]

Callithririx pygmaea, Callithririx jacchus, Saguinus oedipus, Saguinus nigrocollis

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]