Maranjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maranjo
portugale Maranhão

Flago de Maranjo

Blazono de Maranjo

Flago de Maranjo Blazono de Maranjo
subŝtatoj de Brazilo
Himno: Himno de la subŝtato de Maranjo
Nomo de la loĝanto: maranhense
Situo de Maranjo
Situo de Maranjo
Situo
 - Regiono Nordorienta
 - Limnajbaroj Piaŭio, Tokantinso kaj Parao
 - Mezoregionoj 5
 - Mikroregionoj 21
 - Municipoj 217
Ĉefurbo São Luís
Registaro Nuntempa
 - Ŝtatestr(in)o Flávio Dino ()
(ekde 1-a de januaro 2015)
Registaro de 2015 ĝis 2018
 - Ŝtatestr(in)o Roseana SARNEY (PMDB)
 - Vicŝtatestr(in)o João Alberto de Souza (PMDB)
 - Federaciaj deputitoj 18
 - Ŝtataj deputitoj 42
Areo  
 - Entute 331.983,293 km² (8º)[1]
Loĝantaro 2008
 - proksimume 6.305.539 loĝ. (10º)
 - Loĝdenso 18,43 loĝ./km² (16º)
Ekonomio 2006
 - MEP R$ 28.621.860 (16º)
 - MEP po kapo R$ 4.628 (26º)
Sociaj indikiloj 2000
 - IHD 0,683 (2005)[2] (26º) – meza
 - Vivdaŭro 66,8 jaroj (26º)
 - Analfabetismo 22,8% (16º)
Horzono UTC-3
Klimato Tropika Af/Aw
Mallongigo BR-MA
Mapo de Maranjo
Mapo de Maranjo
vdr

Maranjo (portugale: Maranhão) estas unu el la subŝtatoj de Brazilo, lokata en la nordorienta parto de la lando, ĉe la bordo de la Sudamerika kontinento.

En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Maranhão. Kaj tio prononciĝas iom kiel [Maranjaŭm']. Tamen, oni devas "nazumigi" la lastan A-n.

Geografio

Kompletigenda

Historio

Kompletigenda

Ekonomio

Kompletigenda

Kulturo

Kompletigenda

Turismo

Kompletigenda

Esperanto-movado

Oswaldo de Freitas en 1943 loĝis en São Luís, fondis São Luís Esperanto-Klubo. Ĉirkaŭ 1945 tie movadis ankaŭ Francisco Sales Montelo.

Maranhão Esperantista”, oficiala organo de São Luís Esperanto-Klubo, en la subŝtata ĉefurbo São Luís, ekpublikiĝis la 14-an de Julio 1948. La direktoro estis Oziel R. Carneiro; sekretario, Paulo Amorim Cardoso; kaj redaktoro, Olimpio Ribeiro Fialho. Tiam funkciis tri esperantaj kursoj.

Fondiĝis en 1951Associação Maranhense de Esperanto”, kies estraro estis: Prezidanto, D-ro João Brito Jorge; 1-a Vicprezidanto, D-ro Olímpio Ribeiro Fialho; 2-a Vicprezidanto, Leŭtenanto Juvenal Nascimento de Araújo; 1-a Sekretario, F-ino Ipatia Damasceno Ferreira; 2-a Sekretario, Fernando da Costa Coelho; 1-a Kasisto, Éder Santos; 2-a Kasisto, Mariano Ferreira Braga; Bibliotekisto, Paulo Kruger de Oliveira. Kiel Patronon la asocio elektis la karmemoran samideanon Antônio Couto Fernandes kaj kiel Honoran Prezidanton, S-ro Plácido José Camões.

Ankaŭ estis “Sankta Ludoviko Esperanto Klubo”, kies estraro estis: Honora Prezidanto, D-ro Francisco Montelo; Prezidanto, D-ro Olímpio Ribeiro Fialho, 1-a Vicprezidanto, Leŭtenanto Juvenal Nascimento de Araújo; 2-a Vicprezidanto, Prof. José Rego; 1-a Sekretario, F-ino Violeta Serra; 2-a Sekretario, F-ino Petronílha de Lima Fialho; 1-a Kasisto, João B. G. Carvalho; 2-a Kasisto, Sanson Alhadef; Bibliotekisto, Prof-ino Luzia D. L. Moreira. La patrono de la klubo estis S-ro Domingos de Castro Perdigão.

De Januaro/Februaro 1988, Maranhão Esperanto-Asocio okazigis en São Luís, de la 15-a ĝis la 19-a de Decembro 1987, la 1-an Amazonian Renkontiĝon de Esperanto, sub la temo: La Amazonia Kulturo kaj la Instruo de Esperanto.

La renkontiĝo okazis en la aŭlo de la Federacia Universitato de Maranhão; kaj la alta protektanto de la evento estis la urbestrino de São Luís, S-ino Gardênia Ribeiro Gonçalves.

La ĵurnaloO Estado do Maranhão”, eldonita en São Luís, periode aperigas artikolojn de Gilson Villas Boas Passos, pri Esperanto en 1980-aj jaroj.

Referencoj

  1. La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"
  2. [1]

Eksteraj ligiloj